Jenő VARGHA [varga] estis rumania hungara kemiisto, tradukisto. Li naskiĝis en Lisnău la 9-an de januaro 1924 kaj mortis la 19-an de julio 2007 en Kluĵo. Li estis la patro de psikologo Jenő László Vargha.
Kariero
Jenő Vargha diplomitiĝis en Universitato Bolyai de Kluĵo (1945–49), li estis doktoro de kemiaj sciencoj (1964). De 1949 li estis instruisto de sia iama universitato. De 1993 li redaktis la eldonaĵon de EME Múzeumi Füzetek kaj la porinfanan sciencan revuon Firka de EMT.
Libroj
- Biokémia (Kv. 1955); Szerves kémia (samloke. 1958; II. 1976); Izomeria în chimia organică (sl. 1982).
Fonto
- RMIL Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.