Jenő Manninger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Manninger Jenő Vilmos |
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1918 en Beremend |
Morto | 3-an de oktobro 2008 (89-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Erzsébet |
Familio | |
Patro | Gusztáv Adolf Manninger |
Okupo | |
Okupo | kirurgo • kuracisto • universitata instruisto |
Jenő Manninger, laŭ hungarlingve kutima nomordo Manninger Jenő estis hungara kuracisto, kirurgo, traŭmatologo, profesoro. Lia kuzo estis Gusztáv Adolf Manninger (1910-1982).
Jenő Manninger naskiĝis la 30-an de oktobro 1918 en Rácbóly. Li mortis la 3-an de oktobro 2008 en Budapeŝto.
Biografio
Jenő Manninger akiris kuracistan diplomon en Universitato de Pécs en 1942. Post siaj studoj li laboris samloke en la universitata kliniko 2 jarojn, poste li soldatiĝis. En 1945 li iĝis militkaptito en Sovetunio. Li povis hejmenveni nur en 1948, poste li ricevis postenon en traŭmatologia hospitalo en Budapeŝto. Li laboris tie ĝis la emeritiĝo (eĉ poste), ekde 1978 li gvidis la hospitalon. Li okupiĝis ĉefe pri kirurgio de la mano.
En 1965 li kandidatiĝis, en 1980 li doktoriĝis antaŭ Hungara Scienca Akademio. Li ankaŭ instruis en universitata nivelo. Li ricevis hungarajn premiojn kaj usonan titolon "Pioniro de la manokirurgo". Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.