Jenő Lelley | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 3-an de marto 1870 en Nyitranagykér (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | 1949 en Bratislavo (Ĉeĥoslovakio) |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio • Hungario |
Okupo | |
Okupo | advokato • politikisto |
Jenő Lelley [jenO lelei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lelley Jenő estis hungara advokato, politikisto. Lia filo estis János Lelley.
Jenő Lelley[1] naskiĝis la 3-an de marto 1870 en Nyitranagykér (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Veľký Kýr en Slovakio), li mortis en 1949 en Bratislavo (Ĉeĥoslovakio, nuntempe en Slovakio).
Biografio
Jenő Lelley akiris juran diplomon, poste li estis advokato en Nitro. Depost Traktato de Trianon li apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio kaj li komencis politikadi kiel unu el la deputitoj de la hungaroj en la ĉeĥoslovakia parlamento. Li fondis partion kaj li estis ties partiestro inter 1920-1925. Depost 1925 li ne estis signifa en la politika vivo. En 1935 li translokiĝis al Bratislavo kaj laboris en la juĝistaro. Post la 2-a mondmilito li estis deportita kaj liaj posedaĵoj estis konfiskitaj.