Jenő HUSZKA [huska], hungare Huszka Jenő estis hungara komponisto.
Jenő Huszka naskiĝis la 24-an de aprilo 1875 en Szeged. Li mortis la 2-an de februaro 1960 en Budapeŝto.
Biografio
Jenő Huszka frekventis muzikan lernejon en Szeged, poste li studis samtempe en Reĝa Universitato de Budapeŝto kaj Tutlanda Hungara Rreĝa Muzikakademio, li iĝis samtempe juristo kaj muzikisto. Poste li vojaĝis al Parizo, kie li violonludis. En 1897 li hejmenvenis kaj eklaboris kaj komencis sian karieron en 1898. Li konatiĝis kun tiam nekonata aktorino Sári Fedák, al kiu li komponis opereton. Ĝi havis furoran sukceson, eĉ ĝi estis la unua opereto prezentita ankaŭ eksterlande. Baldaŭe li komponis daŭre sukcesajn operetojn.
Memorigiloj
- memortabulo en Budapeŝto
Ellektoj el liaj operetoj
- Tilos a bemenet (Eniri malpermesita), debuta, 1899
- Bob herceg (Princo Bob), 1902
- Aranyvirág (Ora floro), 1903
- Gül Baba (=turka historia figuro), 1905
- Lili bárónő (Baronino Lili), 1919
- Erzsébet (Elizabeta), 1939
- Mária főhadnagy (Leŭtenanto Maria), 1942
- Szép Juhászné (Bela S-ino Juhász), 1954
- Szabadság, szerelem (Libero kaj amo), 1955
Memorigiloj
- memortabulo en Budapeŝto
Fontoj
- Hungara Vikipedio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.