Jenő Gothard | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de majo 1857 en Szombathely |
Morto | 29-an de majo 1909 (51-jaraĝa) en Szombathely |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | astronomo • maŝinkonstrua inĝeniero |
Verkoj | Ikervár Hydroelectric Power Plant |
Jenő Gothard [gotard], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gothard Jenő estis hungara astronomo, inĝeniero, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio, membro de Royal Astronocinal Society (1883).
Jenő Gothard naskiĝis la 31-an de majo 1857 en iama vilaĝo Herény, kiu nun estas urboparto de Szombathely. Li mortis la 29-an de majo 1909 en Herény.
Biografio
Jenő Gothard frekventis gimnazion en Szombathely, universitaton en Vieno. Post lernado li ne laboris, sed li okupiĝis hejme pri fiziko kaj astronomio. En 1879 en Székesfehérvár li konatiĝis kun Miklós Konkoly-Thege, baldaŭe li studvojaĝis eksterlande, fine hejme li konstruis observatorion en 1881. Helpe de lia frato li ankaŭ fotadis la stelojn. Helpe de foto li malkovris en 1886 novan stelon ĉe Liro (konstelacio), krome li estis la unua, kiu fotis sukcese kometojn. Li konstruigis akvocentralon en Ikervár kaj helpe de kurento li funkciigis tramon en Szombathely.
Verkaro (elekto)
- Az újabbkori csillagászat módszerei és megfigyelésmódjai (1886)
- A photographia (1890)
- Spektralphotographiai tanulmányok (1891)