Jenő Cserháti [ĉerhAti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cserháti Jenő estis hungara inĝeniero, profesoro. Lia frato estis Sándor Cserháti.
Jenő Cserháti naskiĝis la 5-an de marto 1855 en Győr. Li mortis la 17-an de novembro 1910 en Budapeŝto.
Biografio
Jenő Cserháti akiris diplomon en Zuriko en 1876. Post siaj studoj li laboris en Kompanio de Aŭstraj Fervojoj. Inter 1890 kaj 1905 li laboris en Budapeŝto, kie li okupiĝis pri fervojo kaj ŝipveturado. En 1905 li ekinstruis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. Li longe laboris kun Kálmán Kandó.
Elektitaj publikaĵoj
- Vasutak elektromos vontatása (1901)
- Nagyfeszültségű forgó árammal hajtott elektromos vasutak (1903)
Memorigiloj
- memormedalo Cserháti ekde 1911
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.