BALÁS Jenő (bala:ĵ) estis hungara inĝeniero pri minado. Li naskiĝis en Gyergyóremete decembro 1882 kaj mortis en Budapeŝto la 6-an de marto 1938.

Biografio

Jenő Balás havigis la diplomon en 1907 en Selmecbánya. En 1912 li malfemis en Kolozsvár privatinĝenieran oficejon kaj la malgrandajn ercminejojn de Transilvanujo li koncentrigis en kooperativon. Pli poste li havis propran minejentreprenon. Li havis grandajn meritojn en la malkovro de baŭksito de Vértes kaj Bakony. Li elaboris la aranĝplanon de Lago Velence. En 1936 li elaboris pli novajn planojn por ĉesigo de mortterenoj de Balaton kaj por fari ŝipebla Sió.

Verkoj

  • „Budapest fürdőváros„ alapjai (Székesfehérvár, 1936).

Literaturo

  • B. J. emlékezete (Bány. és Koh. L., 1938);
  • Egy álmodozó bányamérnök (Népszabadság, 1961);
  • Környei Elek: Egy álmodozónak hitt bányamérnök a magyar baŭitbányászat születésénél (Magy. Nemzet, 1963).

Fonto

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.