Jemima Blackburn | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jemima Wedderburn |
Naskiĝo | 1-an de majo 1823 en Edinburgo |
Morto | 9-an de aŭgusto 1909 (86-jaraĝa) en Roshven |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Familio | |
Patro | James Wedderburn |
Patrino | Isabella Clerk |
Frat(in)oj | Janet Isabella Mackenzie • Jean Blackburn |
Edz(in)o | Hugh Blackburn |
Parencoj | James Clerk Maxwell |
Okupo | |
Okupo | ornitologo • ilustristo • pentristo • scienca ilustristo |
Jemima Wedderburn Blackburn (1a de majo 1823 – 9a de aŭgusto 1909) estis skota pentristo kies verkaro havigas elvokan bildon de la rura vivo en la Skotlando de la 19-a jarcento. Unu el la plej popularaj ilustristoj en la Viktoria Britio, ŝi ilustris 27 librojn. Ŝia plej granda ornitologia atingo estis la dua eldono de ŝia verko "Birds drawn from Nature" (1868, Birdoj el la naturo). Pelj el ŝiaj ilustraĵoj estas akvareloj, kaj kelkaj fruaj pentraĵoj ofte estis per inko. Kelkaj estas kolaĝoj, en kiuj ŝi fortondis konturon de birdo kaj transigis ĝin al diversaj fonoj, similmaniere al John James Audubon. Ŝiaj multaj akvareloj montras familian vivon fine de la 19-a jarcento en la Skotaj Altaj Teroj same kiel fantaziaj scenoj el porinfanaj fabloj. Ŝi atingis disvastigitan agnoskon sub la inicialoj JB aŭ per sia edzinnomo Mrs Hugh Blackburn.
Ŝiaj verkoj estis ekspoziciitaj en Edinburgo, Glasgovo kaj Londono kaj ekzempleroj estis akiritaj de la Brita Muzeo, la Brita Biblioteko, la Muzeo pri Natura Historio de Londono, la Brita Reĝa Kolekto, la Nacia Portretgalerio kaj pli ĵuse de la Skota Nacia Portretgalerio kaj de la Fondaĵo James Clerk Maxwell.
En 1868 ŝi publikigis Birds drawn from Nature, kiu ricevis tujan publikan laŭdon. Ekzemplero, mankolorigita sub propra kontrolo fare de Blackburn mem, estis prezentita el la Zoologia Societo de Londono.[1] [2]
Beatrix Potter, fama pro sian propraj ilustraĵoj de naturaj kaj hejmaj animaloj, estis sekvanto de Blackburn el sia infanaĝo. Potter rememoris sian plezuron kiam ŝi ricevis ekzempleron de la verko de Blackburn "Birds drawn from Nature" por sia deka naskiĝtago.
Birdoj
- 'Arbarstrigo,' el plato 12a de Birds from Moidart and elsewhere (1895).
- 'Turdo,' el plato 19a de Birds from Moidart and elsewhere (1895).
- 'Merlo,' el plato 20a de Birds from Moidart and elsewhere (1895).
- 'Korvo,' el plato 47a de Birds from Moidart and elsewhere (1895).
Notoj
Bibliografio
- Blackburn, Jemima (Aprilo 1998). Jemima: The Paintings and Memoirs of a Victorian Lady. ISBN 9780862418182.