Jelna [ĵelna] (hungare: Kiszsolna, germane: Senndorf) estas vilaĝo en Rumanio oriente de Bistriţa. En 1910 ĝi havis 602 loĝantojn (germanoj, ciganoj, rumanoj); en 1992 669. Ĝia unua mencio skribe estas en 1332 kiel ekleziejo. ĝi estis libera saksa vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Beszterce-Naszód vármegye). Administre ĝi apartenas al Budacu de Jos.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Eksteraj ligiloj
- Popolnombrado 2002
- Administra mapo de distrikto Arkivigite je 2006-08-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Interaga mapo de distrikto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.