Jejuno | |
---|---|
Maldika intesto | |
organa tipo • klaso de anatomia unuo | |
latine | ieiunum |
de Gray | subject #248 1170 |
sistemo | digesta |
vaskulo/j | jejuna arterio |
vejno/j | jejunaj vejnoj |
prekurzoro | meza intesto |
MeSH | Jejunum |
Jejuno (latine ieiunum) estas parto de la maldika intesto, inter la duodeno kaj ileo. Ĉe homa plenkreskulo ĝi longas ĝenerale 2–8 m kaj havas pH-valoron inter 7 kaj 8 (neŭtrala aŭ milde baza).
Dum la komenco de jejuno estas bone difinebla per ’’Flexura duodenojejunalis’’ ĉe alto de la dua lumba vertebro, la limo inter jejuno kaj ileo estas anantomie ne precize distingebla.
La interna surfaco de jejuno (ties mukoza membrano) havas la elkreskaĵojn de t.n. viloj (villi), kiuj donas la absorban surfacon. Ĝi diferencas de la duodeno pro manko de la Brunner-a glando.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.