Jean d'Estrées la 2-a | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1624 en Soloturno |
Morto | 19-an de majo 1707 (83-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Patro | François Annibal d'Estrées |
Patrino | Marie de Béthune |
Frat(in)oj | César d'Estrées • François Annibal II d'Estrées • Christine of Estrées |
Edz(in)o | Marie-Marguerite Morin |
Infanoj | Victor-Marie d'Estrées • Jean d'Estrées • Marie Anne Catherine d'Estrées |
Okupo | |
Okupo | aristokrato • militisto |
Jean D'ESTRÉES la 2-a (naskiĝis en 1624 en Soloturno (Svisio) - mortis en 1707 en Parizo) estis grava franca militestro, ŝipestro kaj marŝalo de la reĝado de Ludoviko la 14-a.
Li devenis de familio el Pikardio kaj estis la nevo de Gabrielle d'Estrées, unu el la preferitaj amantinoj de Henriko la 4-a. Jean, samkiel sia patro, tre frue fariĝis militisto. Li batalis flanke de Ludoviko la 2-a de Bourbon-Condé apud Lens (Pas-de-Calais), kaj flanke de Turenne en Loreno ekde 1652 ĝis 1653. Li estis kaptita en Valenciennes en 1656.
Pliposte, li firme subtenis la reĝan familion dum la Frondo, sed malamikiĝis kun Louvois dum la milito de Devolucio. Pro konsilo de lia amiko Jean-Baptiste Colbert, li forlasis armeon kaj eniris la francan ŝiparon en 1668. Pro lia nobela deveno, li rapide promociiĝis en la ŝiparo, ĝis la rango de marŝalo, kvankam li estis laŭ ĉiuj ne tre amikema. Inter liaj venkoj, oni povas mencii la rekapton de Franca Gujano el la Nederlandoj en 1677.