Jean Bodel
Persona informo
Jean Bodel
Naskiĝo 30-an de novembro 1164 (1164-11-30)
en Arras
Morto 30-an de novembro 1209 (1209-11-30) (45-jaraĝa)
en Beaurain
Mortis per lepro vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo poeto verkisto muzikisto trobadoro vd
Laborkampo Mezepoka literaturo fabliau Franclingva literaturo vd
Verkado
Verkoj Le Jeu de saint Nicolas 
Les congés 
Chanson des Saisnes 
De Haimet et de Barat 
De covoteus et de l'envieus 
Le vilain de Bailluel 
Le vilain de Farbu 
Brunain la vache au prêtre 
Des deus chevaus 
Li sohaiz desvez 
Pastourelles vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Jean Bodel (ankaŭ Bodel Jehan, Bodiaus, Bordiaus) (naskiĝis ĉirkaŭ 1165 - mortis 1210) estis franca burĝa poeto (menestrelo) el Araso.

En 1205 li estis trafita de lepro kaj verkis belan poemon Li Congiées, en kiu li adiaŭas kun siaj amikoj. Konserviĝis ankaŭ lia dramo pri Sankta Nikolao (Jeu de Saint Nicolas), unu el la plej malnovaj dramoj en la franca lingvo, kies scenoj proksimiĝas al la moderna naturalismo. Li estas aŭtoro ankaŭ de pluraj kantoj (chansons de geste).

Necerta estas lia aŭtoreco de la poemo Saisnes, priskribanta militiron de Karolo la Granda kontraŭ saksojn (oni dubas precipe pro la humura nuanco), same dubindaj estas 4 pastoreloj kaj 8 fabloj.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.