Jean Amouroux
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1937 (1937-04-29)
Morto 4-an de januaro 2018 (2018-01-04) (80-jaraĝa)
en Perpinjano
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto

Jean AMOUROUX (29-an de aprilo 1937 - Perpinjano, 4-an de januaro 2018) estis franca esperantisto. Kiel konata amatora historiisto kaj kolektanto de Esperantaĵoj, precipe de E-filatelaĵoj, laŭlonge de jardekoj li helpis savi multajn dokumentojn kaj el ili regule produktis multajn artikolojn por E-movadaj gazetoj kaj kunlaboris kun historiistoj, bibliotekoj kaj muzeoj. Pacienca esploristo, li multjare proksime kunlaboris kun Ludovikito (Itô Kanzi), kompilinto de la impona Plena Verkaro de Zamenhof (PVZ), kun Marcel Delcourt pri la pioniroj de la E-movado en Francio kaj kun Luis Hernández Yzal, iniciatinto de la Muzeo de Esperanto de Subirats (en Katalunio, Hispanio).

Elektitaj publikigaĵoj

Referencoj


    This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.