Jean-Rodolphe Perronet | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de oktobro 1708 en Suresnes |
Morto | 27-an de februaro 1794 (85-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • konstruinĝeniero • Enciklopediisto • inĝeniero |
Verkoj | Great Bridge of Nemours Pont de la Concorde Manufacture nationale de Sèvres |
Jean-Rodolphe PERRONET (Suresnes, 27-a de oktobro 1708 – Parizo, 27-a de februaro 1794) estis franca inĝeniero kaj arkitekto, konata pro siaj multaj desegnoj de pontoj kaj ĉar estis la fondinto kaj unua direktoro de la École des ponts et chaussées de Parizo (Altlernejo pri pontoj kaj ŝoseoj).[1]
En 1747 li estis nomumita direktoro de la korpuso de reĝaj desegnistoj (Bureau des dessinateurs du Roi), kaj laboris poste en la fama École des ponts et chaussées, kies fondinto kaj unua direktoro li estis, kaj kie li havis kiel helpanton la inĝenieron Gaspard de Prony. Dum tiu periodo de sia vivo li korespondis kun la svisa pontokonstruisto Charles Labelye.
Krome, li kontribuis al la redaktado de la Enciklopedio[2] (la Encyclopédie ou Dictionnaire raisonné des sciences, des arts et des métiers, eldonita inter 1751 kaj 1772 sub la direktorado de Diderot kaj de d’Alembert), per du artikolok, titolitaj "Pompe à feu" kaj "Épinglier" (Varmopumpilo kaj radostirilo?).