Jean-Jacques Goldman
Jean-Jacques Goldman koncertas en Zénith (Parizo), en majo de 2002
Jean-Jacques Goldman koncertas en Zénith (Parizo), en majo de 2002
Bazaj informoj
Naskiĝo 11-an de oktobro 1951 (1951-10-11) (72-jaraĝa)
en Parizo,  Francio
Deveno  Francio
Ĝenroj Pop-muziko
Instrumentoj Gitaro
Piano
Buŝharmoniko
Udo
Fluto
Violono
Aktivaj jaroj 1966 ĝis nun
Retejo jjgoldman.net
Persona informo
Aliaj nomoj Sam O.Menor Sweet Memories First Prayer J-J
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Q59773248 Q122642887 EDHEC Business School
Familio
Patro Alter Mojze Goldman
Patrino Ruth Ambrunn
Frat(in)oj Pierre Goldman Robert Goldman Evelyne Goldman
Infanoj Michael Goldman Caroline Goldman
Okupo
Okupo komponisto pianisto kantisto kantoverkisto gitaristo diskografa artisto kantaŭtoro kasisto
Verkoj Laura
À nos actes manqués
J'irai où tu iras
Je te donne
Quand la musique est bonne

Jean-Jacques Goldman (ʒɑ̃ ʒak ɡɔldman) estas franca kantaŭtoro kaj komponisto naskiĝinta la 11-an de oktobro 1951 en Parizo. Li partoprenis en la muzika grupo Taï Phong kaj la triopo Fredericks Goldman Jones, sed estas fama ankaŭ pro sia unuopa kariero.

Li komponas siajn kantojn, sed ankaŭ kantojn por multe da aliaj kantistoj, ekzemple Céline Dion kaj Johnny Hallyday. Li komponis ankaŭ muzikojn de filmoj kaj televidaj elsendoj. Li multe partoprenas en homhelpaj organizaĵoj kiel la Restoracioj de l' koro.

Li studentiĝis ĉe EDHEC Business School[1].

Inter 2013 kaj 2022 li ĉiujare estis elektata kiel "la famulo plej ŝatata de la francoj" laŭ opinsondado, malgraŭ lia ĉesinta kariero kaj lia evitemo al amaskomunikiloj.

Diskaro

En la grupo Taï Phong

  • Taï Phong (1975)
  • Windows (1976)
  • Last Flight (1979)
  • Fed Up (1979)

En la triopo Fredericks Goldman Jones

  • Fredericks Goldman Jones (1990)
  • Sur scène (en public) (1992)
  • Rouge (1993)
  • Du New Morning au Zénith (en publiko) (1995)
  • Pluriel 90/96 (kompilaĵo) (2000)

Unuopa kariero

Albumoj en studio

  • 1981 : Démodé
  • 1982 : Minoritaire
  • 1984 : Positif
  • 1985 : Non homologué
  • 1987 : Entre gris clair et gris foncé
  • 1997 : En passant
  • 2001 : Chansons pour les pieds

Albumoj en publiko

  • 1986 : En public
  • 1989 : Traces
  • 1999 : Tournée 1998 en passant
  • 2001 : Un tour ensemble

Kompilaĵoj

  • 1991 : L'Intégrale 81/91
  • 1996 : Singulier 81/89
  • 2000 : L'Intégrale 90/00
  • 2008 : La Collection 81–89

Referencoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.