Ještěda-kozákova montodorso | |
ĉeĥe: Ještědsko-kozákovský hřbet | |
montaro | |
Ještěd, aviadila vido | |
Oficiala nomo: Ještědsko-kozákovský hřbet | |
Ŝtatoj | Ĉeĥio |
---|---|
Regionoj | Regiono Liberec, Regiono Hradec Králové |
Distriktoj | 4
|
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | Karkonoŝa regiono |
Najbaras kun | 6
|
Subulaj unuoj | Ještěda montodorso, Kozákova montodorso |
Akvejo | 5
|
Plej alta punkto | Ještěd |
- alteco | 1 012 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 43′ 56″ N 14° 59′ 07″ O / 50.73222 °N, 14.98528 °O (mapo) |
Longo | 58 km (36 mi) |
Areo | 209,7 km² (20 970 ha) |
Geologia konsisto | sedimentoj, metamorfaj rokaĵoj, vulkanitoj |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Ještědsko-kozákovský hřbet | |
Portalo pri Geografio | |
Ještěda-kozákova montodorso estas geomorfologia tutaĵo sudokcidente de meza parto de Okcidentaj Sudetoj. Ĝi situas en distriktoj Liberec, Jablonec nad Nisou kaj Semily en Regiono Liberec kaj per malgranda parto en distrikto Jičín en Regiono Hradec Králové. La plej alta punkto estas Ještěd (1012 m s. m.), ununura monto pli ol 1000 metroj.
Situo
La mallarĝa montodorso tiriĝas preskaŭ 60 kilometroj de nordokcidento al sudoriento, proksimume inter municipoj Rynoltice kaj Železnice. Apud la nordorienta limo situas urboj Liberec, Železný Brod, Semily kaj Lomnice nad Popelkou, apud la sudokcidenta limo tio estas urboj Hodkovice nad Mohelkou kaj Rovensko pod Troskami. Interne de la teritorio estas neniaj pli grandaj urboj, parte ĉi tien trafas urboj Chrastava kaj Světlá pod Ještědem, tute interne situas pli signifaj municipoj Malá Skála, Koberovy, Tatobity, Veselá kaj Bradlecká Lhota.
Plej altaj montoj
En la listo estas indikitaj montoj super 650 metroj.
|
|
Pluaj fotoj
- Rašova selo
- Javorník de sudokcidento el Hlavice
- Vranova montodorso, Kopanina kaj Vranové el deklivo de Sokol
- Jizera en Malá Skála
- Kozákov el Klokoĉaj rokoj
- Tábor de Stéblovice
- Kozlov