La javia skribo (ĉi-alfabete جاوي Jāwī; en la regiono Pattani de suda Tajlando nomata Yawi; en la aĉea lingvo Jawoë) estas variaĵo de la araba alfabeto por skribi la malajan lingvon, la aĉean lingvon, la banĝaran lingvon, la minankabaŭan lingvon, la suluan lingvon (Tausūg aŭ Bahasa Sūg, malaje Bahasa Suluk, tagaloge Wikang Tausug, cebue Tinausug) kaj plurajn aliajn lingvojn en Sudorienta Azio, kies parolantoj havas tradician kulturan ligon al islamo.
La javia skribo estas unu el la du oficialaj alfabetoj en Brunejo, kaj uzatas kiel alternativa alfabeto en Malajzio. Tradicie, ĝi estis la norma alfabeto por la malaja lingvo sed intertempe estas pli-malpli anstataŭita per variaĵo de la latina alfabeto nomata Rumi - nuntempe la javia skribo preskaŭ nur uzatas por religiaj kaj kulturaj celoj. Ĉiutaga uzado de la javia skribo tamen estas subtenata en pli konservativaj lokoj loĝataj de malajoj aparte en la regiono Pattani de Tajlando kaj la subŝtato Kelantan de Malajzio.