Jarque de la Val | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44169 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 64 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 42′ N, 0° 48′ U (mapo)40.702777777778-0.80111111111111Koordinatoj: 40° 42′ N, 0° 48′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 269 m [+] | ||
Areo | 29,230659 km² ( 292 3.0 659 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Jarque de la Val [ĤARke delaBAL] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidento de la norda komarko Minbasenoj, kies komarka ĉefurbo estas Utrillas.
Geografio
Ĝi estas je 60 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, inter Cuevas de Almudén (nordokcidente) kaj Hinojosa de Jarque (sudoriente) laŭ la regiona ŝoseo A-1403. La altitudo de la loĝloko estas de 1269 msm, pro kio estas malvarma vetero. Ĝi estas ĉe la Iberia Sistemo.
Historio
![](../I/Casa_Consistorial_de_Jarque_de_la_Val.JPG.webp)
La loknomo Jarque de la Val estas etimologie komprenebla en hispana kiel Jarque de la Valo, kaj siavice Jarque derivas de la araba شرق ŠARQ "oriento".[1] Tio klare indikas la araban devenon de la loko.
La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Jarque de la Val oni malaltiĝis el 338 loĝantoj en 1920 ĝis nunaj 60 loĝantoj.
Aktualo
Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj). Nune rura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kun bela sonorilturo, la domega urbodomo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Asín Palacios, Miguel (1940). Contribución a la toponimia árabe de España. Madrid: Consejo Superior de Investigaciones Científicas. p. 50.