Jaroslav Polenský (naskiĝis 1921 – mortis la 19-an de decembro 1985 estis ĉeĥa esperantisto, laŭprofesie instruisto, doktoro pri pedagogio (PaedDr).
En la jaroj 1982-1984 li estis prezidanto de la pedagogia sekcio de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Esperanton li instruis en SET Lančov. Li estis ankaŭ membro de ekzamena komisiono de ĈEA.
Verkoj
- Učebnice esperanta pro začátečníky (Esperanto-lernolibro por komencantoj, České Budějovice 1983, ilustris Miroslava Tomečková)
- Ridetu, ridu, ridegu (EK „La Progreso“ České Budějovice, 1984, ilustris Miroslava Tomečková)
- Instruado de Esperanto (prelego por pedagogia seminario en SET Lančov 1984, teksto konserviĝis)
- Ĉu esperanto estas facila lingvo? Psikologiaj vidpunktoj en instruado de Esperanto. (prelegoj por pedagogia seminario en SET Lančov, 1985, la teksto ne konserviĝis, nur konciza resumo)
Traduko
- A. Kubata: Bukedo de rememoroj (En: Blovorkestro de Kubata, ĈEA-kongreso, Pardubice 1982)
Fontoj
- Verda Familio, 1/1986, p. 6, EK Mnichovo Hradiště (enhavas nekrologon kun mortodato)
- Starto, 4/1984, 4-5/1985, informo pri pedagogia seminario, kie d-ro Polenský prelegis.
- Zpráva o činnosti pedagogické sekce Českého esperantského svazu za rok 1984 (informo pri ped. seminario 1984 kun resumoj de prelegoj)
- Pedagogia seminario de ĈEA 1985 (stencilita raporto de pedagogia sekcio)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.