Jarmiloj Pasas
Jarmiloj Pasas
Jarmiloj Pasas
AŭtoroHermann Häfker
Eldonjaro1931
UrboKolonjo
EldonintoHeroldo de Esperanto
Paĝoj500

Jarmiloj Pasas [1] estas libro pri mondhistorio, originale verkita de Hermann Häfker (aŭ Haefker). La 500-paĝa libro aperis en la jaro 1931 ĉe Heroldo de Esperanto en Kolonjo.

En sia libro Ĉiu Ĉiun konfesas Teodor Jung, ke li skribis grandajn partojn de la libro mem surbaze de germanlingvaj verkoj de Häfker, ĉar tiu daŭre prokrastis la liveron de promesitaj tekstopartoj.

Recenzoj

Citaĵo
 La historiisto donis en teksto, ne tro longa por lacigi, bonegan resumon de l' tutmonda kaj tuttempa evoluo; per lerta elekto inter citindaj faktoj kaj forigendaj detaloj, li evitis tedon oftan ĉe historiaj lernolibroj. Sinteza kapablo, klara vido, taŭga stilo. 
 1932, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 12
Titolopaĝo de la libro
Citaĵo
 Ĝi estas en la unua triono ne historio, sed hipotezaro; la lingva stilo estas tre peza; historie ĝi ne estas fidinda kaj ĝi estas vere tendenca kontraŭreligia polemikaĵo. 
 Montagu C. Butler
Citaĵo
 La titolo Jarmiloj pasas. . . estas konforma al la verko, sed la subtitolo trompas la legantojn. Se ni legas: „Universala Historio “ ni serĉas „Historion“ en ĝia kutima senco, ŝtata vivo, kulturaj kaj kultaj aferoj de la plej eminentaj popoloj de ĉiuj tempoj en iliaj rimarkindaj periodoj. De tio ni trovas tro malmulton. Kiu ne scias historion. minimume en mezlerneja mezuro. ne profitas eĉ malgrandan ideon pri la historie sinsekvaj fariĝaroj. Anstataŭe li trovas tro multe da babilado pri Historio; sed — ne nur pri Historio; ĉar trionon de la libro okupas babilado pri natursciencoj: kosmologio, historia geologio, paleontologio, ontogenio kaj filogenio, la evoluaj teorioj de pasinta jarcento pri la vivantaĵaro estas prelegataj, tuŝataj. Nature por laiko pro amplekso de tiuj sciencaj sferoj, ĝi tamen ne povas doni lumon sen nur fajrernjn ekscitigajn. La aŭtoro nomas

tiun natursciencan parton, „Unua Libro: El ĉelo al ŝtatulo, prahistorio kaj antaŭhistorio.“ Sekvas la historia parto en tri libroj laŭ la tri epokoj de la historio: antikva, meza kaj nova epoko. La surskriboj de la 3 libroj estas originalajo: „Tempo deDioj“, „Tempo de Dio“ kaj „Tempo de Scio“. La priparolata volumo unua finiĝas ankoraŭ menciante la periodon de imperiestra familio de Hohenstaufen. Ankaŭ en la historia parto: filosofia-racia rezonado paĝco post amasigita ĝis-enuo. Kaj ĉiuj ideoj, konkludoj eĉ sciencaj hipotezoj estas dirataj en tre pretenda, dogma formo. La plej subtilaj demandoj de la scienco estas respondataj kvazaŭ estus nenie nenia dubo. De la saĝeco lasta Dio estas la racio. La mistiko kaj misteroj de la religio estas pro tio malkomprenataj, Religio entute estas „pensmaniero de pasintaj tempoj“. Kial tamen malŝpari tiom da spaco por pritrakti la religiojn? Tro evidente la deziro estas la patro de la penso. La aŭtoro parolas pri „nova komuna scio“, kion li volas disvastigi, sed gi estas malnova kaj entute ne komuna filosofia kaj historia materialismo. Per tiaj linioj ni nur rezume anoncis la ĝeneralan impreson kaj enklasigis la verkon. Ni estu sinceraj al la esperantistaro. La lingvo Esperanto estas majstre traktata; la stilo pro la malfaciia materio kelkparte iom peza. — La eksteraĵo de la verko (papero kaj enbindaĵo) estas vere alloga. Al la eldonejo oni povas gratuli, ke ĝi unua elirigis verken pri tre populara scienco, pri kiu malnova proverbo diras, ke ĝi instruas la vivon (historia magistra vitae est).

Atentigo: En skizo paĝo 91 Babylon estas erare ĉe Tigris riverego anstataŭ ĉe Euphrat endesegnata. — Paĝo 156: Solon donis sian konstitucion Ĉ 700 a. K. anstataŭ: Ĉ 600 a. K (594) 
 Aŭstria Esperantisto n.75 (apr 1931)
Citaĵo
 Laŭ ordono de la konscienco rifuze kritikinte la unuan volumon de la verko "Jarmiloj pasas“ de Hermann Haefker, kiun mi faris kiel katoliko en "Espero Katolika“, kaj dum la legado en la dua volumo ekĝojinte pri la ŝajna manko de similaj riproĉindajoj, kiaj estas en la unua, mi bedaŭras kiel aŭstriano, senti la devon ankaŭ protesti kontraŭ

nepruvitaj kaj nepruveblaj asertoj de l’ aŭtoro en ĉi tiu verkparto. Sciu, sur la paĝo 440, linioj 10—12 estas skribita jeno: .Per la morto de la imperiestro Francisko Jozefo, kies posteulo Karlo simpatiis al la entento, la helpo de Aŭstrio, malbonhumorigita eĉ sen tio, fariĝis duba.“ Tia sensencaĵo devas indignigi, ĉar ne estas vere kaj por objektivaj, vere senmanke kleraj homoj jam por ĉiam refutlte, ke 1. imperiestro Karlo simpatiis kun la dummilitaj kontraŭulaj ŝtatoj sed nur dankinde klopodadis, kiel eble plej baldaŭ finigi la terurajn buĉadon kaj detruadon, kiuj sentiĝis al ĉiuj partoprenintaj popoloj; 2. pro tia laŭhoma kaj homama sintenado de imperiestro Karlo, pro siaj ecoj preskaŭ por ĉiuj niaj patriotoj kaj homaranoj karmemora, ne „dubiĝis“ la helpo de Aŭstrio, - Strange, ke prusoj entute akceptis helpon!; 3. nia helpo „dubiĝis“ ĝis nia propra frakasiĝo antaŭvidita nur pro senekzempla fideleco de niaj regnestro kaj regno al la samsortana federito, fideleco, kiun neaŭstriaj germanoj pro sia estinteco — militoj kontraŭ la turkoj en la 16.a kaj 17.a jc. militoj de reĝoFrederiko II "la Granda“ kontraŭ la germana imperiestrino Maria Theresia pro Silezio, militoj de Ludoviko XIV de Francujo kontraŭ la germana imperio, epoko Napoleona k. m. a. — multope ne komprenas kaj kompreni ne volas lerni. Fine kiel esperantisto mi ankaŭ plej profunde priplendas, ke esp-ista libro tiel senpripense, ja eĉ kulpe — nescio ne senkulpigas kaj miajn konstatojn povas fari ĉiu sancerbulo kaj rektkorulo — kuraĝas ofendi homojn, kies ekzisto estas certa kaj tiurilata praveco ne estas kontestebla. Kompreneble mia akuzo direktigas ankaŭ kontraŭ la eldoninto, kiu ankaŭ kuipas pri eldono de ne tute objektiva, vere scienca verko en Esperanto. Verkisto kaj eldonisto estontatempe bone agos, entrepreni tian laboron post verema kaj zorga

studado de la fontoj. Kaj se ili estas esp.-istoj, ili havas duoblan devon, eviti fuŝadon. 
 Dr. Adolf Halbedl, advokato. Aŭstria Esperantisto n.80 (okt 1931)

Referencoj

  1. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.