Jarlo (alie Earlo) estas titolo, kiu signifis ĉe la anglosaksoj kaj en Skandinavio titolon de "estro" ("vic-"). Ties pozicio estis tuj post la reĝo. La titolo estis heredata el generacio al generacio. La jarlo proprumis kvanton de grundo, sian trupon, li povis havi proprajn ŝipojn kaj li havis ankaŭ aliajn posedaĵojn. Li diversspece validigis sian influon.

La plej konataj jarloj

  • Birger Magnusson, naskita ĉ. 1211, mortinta en 1266, laŭ Erika Kroniko fondinto de Stokholmo, tiam nova ĉefurbo de Svedujo, ĉirkaŭ jaro 1252
  • Jarl Toste
  • Eirik Håkonsson, norvego, laŭ legendo aliancano kun reĝoj dana Svendo Forkbarba (Svend Tveskæg) kaj sveda Olof Sinoreĝo (Olof Skötkonung) kontraŭ norvega reĝo Olaf Tryggvason en batalo ĉe Svolder en jaro 1000, pri kiu rakontas ankaŭ feroa balado Ormurin Langi (Drako Longa).
  • Skule Tostesson
  • Erling Skakke, la patro de reĝo Magnus Erlingsson
  • Hakon Galen
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.