Jardeko de cigana integro, (Deshbersh le Romengo Anderyaripnasko en la cigana), nomata ankaŭ Jardeko de cigana inkludo estas iniciato de sep ŝtatoj de meza Eŭropo kaj sudorienta Eŭropo por plibonigo de social-ekonomia statuto kaj sociala enigo de la cigana nacieca minoritato en tiu ĉi regiono. La programo estis komencita en la jaro 2005 kun oficiala nomo Decade of Roma Inclusion 2005 - 2015 kaj ĝi estas la unua internacia projekto en Eŭropo, kiu aktive klopodas plibonigi la kvaliton de vivo de la ciganoj.
En la programo partoprenas sep ŝtatoj: Bulgario, Ĉeĥio, Hungario, Kroatio, Macedonio, Rumanio kaj Serbio kaj Montenegro.
En la jaro 2005 la registaroj de pli supre menciitaj ŝtatoj devligis sin malaltigi diferencojn inter vivkondiĉoj de la cigana kaj necigana loĝantaro kaj plu malekzistigon de malriĉeco kaj diskriminado.
Eksteraj ligiloj
- Decade of Roma Inclusion - oficiala paĝaro Arkivigite je 2005-11-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Cigana informserviso - Dekado de cigana inkludo
- Open Society News: The Decade of Roma Inclusion, Challenging Centuries of Discrimination Arkivigite je 2007-08-16 per la retarkivo Wayback Machine
- EU Monitoring and Advocacy Program (EUMAP): Overcoming Exclusion, The Roma Decade - online journal issue with seven papers
- Criticism of the Decade's organisation Arkivigite je 2012-09-02 per la retarkivo Wayback Machine - Intervjuo kun Ivan Veselý, prezidanto de asociiĝo Dženo.