Jarabina | |
hungare: Berkenyéd, germane: Girm, rutene: Орябина | |
municipo | |
![]() | |
Oficiala nomo: Jarabina | |
Lando | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Stará Ľubovňa |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Spiŝo |
Montaro | Spišská Magura |
Situo | Jarabina |
- alteco | 587 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 20′ 11″ N 20° 39′ 20″ O / 49.33639 °N, 20.65556 °O (mapo) |
Areo | 22,89 km² (2 289 ha) |
Loĝantaro | 885 (31.12.2011) |
Denseco | 38,66 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1329 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 065 31 |
Telefona antaŭkodo | +421-52 |
Aŭtokodoj | SL |
NUTS | 526771 |
![]() Situo enkadre de Slovakio ![]() Situo enkadre de Slovakio
| |
![]() Situo enkadre de Regiono Prešov ![]() Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.obecjarabina.sk | |
![]() | |
Jarabina, hungare Berkenyéd [berkenjEd], germane Girm rutene Орябина [orjabina]) estas malgranda vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Jarabina situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Stará Ľubovňa troviĝas je 5 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1329 en germana formo "Giermp". La unuaj loĝantoj estis rutenoj. En 1342 la slava nomo "Yerubina" aperis. En 1564 oni komputis 13 kamparanajn kaj 5 servutulajn familiojn, en 1758 125 kamparanajn domojn, 15 servutulajn domojn, 2 nobeldomojn, segilan uzinon kaj muelejon. En 1828 224 domoj troviĝis en la vilaĝo. En 1873 pro ĥoleroj 205 vilaĝanoj mortis. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Jarembina, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Berkenyéd 1155 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Stará Ľubovňa, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Jarabina 850 homoj, (el ili 150 ciganoj).
Vidindaĵoj
- ortodoksa preĝejo omaĝe al Dipatrino (Virga Maria) de 1809, post la socialismo tio estas grekokatolika posedaĵo, precipe en la 18-a jarcento la preĝejo estis grava pilgrimloko
|
|