Japana Kvodlibeto | ||
---|---|---|
Aŭtoro | diversaj | |
Eldonjaro | 1965 | |
Urbo | La Laguna | |
Eldoninto | Eldonejo Stafeto | |
Paĝoj | 127 | |
Japana Kvodlibeto estas mikseca rikolta verko kompilita de Tazuo Nakamura kaj Miyamoto Masao eldonita en la kolekto Beletraj Kajeroj de la marko Stafeto, La Laguna, 1965.[1]
Enhavo
La verko konsistas el tre diversaj tekstoj, ĉiuj rilataj al la Japana kulturo. Krom enkondukaj tekstoj la kolekto estas dividita en poezio kaj prozo.
Krom prezento de Clelia Conterno Guglielminetti kaj fina prezento de Biografietoj de la aŭtoraro (ĉi tie oni aldonas supraĵan komenton), la enhavtabelo montras jenon:
- Poezio
- Du poemoj kaj unu kolekteto de Kenĵi Ossaka
- Kvar poemoj de Saburo Ito'
- La poeziaĵo "Oktobro" de Mijake Ŝihej
- Tri poemoj de Kenryô Kanamatu
- Du poemoj de Hattori Tôru
- Tankaoj de Jukio Onoda
- La poeziaĵo "Kara, manon donu kore!" de Kenĵi Taĉibana
- Du poemoj de Nisimura Masao
- Du poemoj de Miyamoto Masao
- Prozo
- "Unu seno" de Nakagaki Koĵiro, pri trista vivo de malriĉa pentristo (1927)
- "Sinjorino Suno kaj Sinjoro Ŝtormo" de Cujuki Kijohiko, fabelo en la orienta felando Takama-no-Hara
- "Al kara fratineto" de Hukuta Masao, kortuŝa leternovelo al ĵusmortinta fratino (1938, kial la aŭtoro jam estis soldato en Cinio)
- "Ses monatoj" de Hasegaŭa Teru, kortuśa travivaĵo de maldungito kiu barakte serĉas laborpostenon, finfine li trovas, sed... (1934)
- "Korvo" de Kisaku Tabata, tragedia teatraĵo pri vivo de kamparanoj (1936)
- "Pliaĝa frato - malpliaĝa frato" de Tazuo Nakamura, eseo pri la nomo de familianoj kaj diversaj personoj en japana lingvo (1960)
- "Kalocsay en traduko de orientaj poezioj" de Kikunobu Matuba, eseo kun komentoj pri metriko kaj tradukado de poemoj de Kalman Kalocsay en ĉina kaj precipe en japana (1961)
- "Johjoo kaj gruo" de Kita Satori, fabelo kaj amhistorio inter junulo kaj gru-virino (1956)
- "La tradukmaŝino" de Konisi Gaku, nekredebla antaŭvida novelo en mondo kie jam funkcias aŭtomataj tradukmaŝinoj (1962)
Referencoj
- ↑ Japana Kvodlibeto, kompilita de Tazuo Nakamura kaj Miyamoto Masao, kolekto Beletraj Kajeroj de Stafeto, La Laguna, 1965. 127 pp.
Eksteraj ligilioj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.