Japana Esperanto-Instituto | ||
---|---|---|
日本エスペラント協会 | ||
![]() | ||
Vido de JEI el la strato | ||
landa asocio de UEA • neprofitcela organizaĵo • ĝenerala fondaĵo | ||
Komenco | 1919 vd | |
Geografia situo | 35° 42′ 19″ N, 139° 43′ 23″ O (mapo)35.70531139.72301Koordinatoj: 35° 42′ 19″ N, 139° 43′ 23″ O (mapo) | |
Lando(j) | Japanio vd | |
Situo | Tokio | |
| ||
Fondinto(j) | Ossaka Kenĵi vd | |
Ĉefestro(j) | Kawahara Jikichiro vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Japana Esperanto-Instituto (JEI; japane 日本エスペラント協会, nihon esuperanto kjokaj)[1] estas la plej granda centro de la Esperanto-movado en Japanio. En 1919, ĝin fondis precipe Ossaka Kenĵi, kaj estis gvidita de pluraj personoj. En 1926 JEI akiris la kvalifikon de fondusa jura persono, kies unua prezidanto estis (ĝis morto en 1930) Nakamura Kijoo. Ĝia centra oficejo estas en Tokio, en Ŝinĝuku. Ĝi posedas ankaŭ staĝejon nomatan Esperanto-domo en Jacugatake, en urbo Hokuto, gubernio Jamanaŝi.
La instituto eldonas monatan organon La Revuo Orienta.
JEI funkcias kiel la Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio de 1956.
En la jaro 2012 JEI akiris novan leĝan statuson kaj nova prezidanto elektiĝis.
Bildaro
- Dokumento el la jaro 1927
Vidu ankaŭ
- Azia Komisiono de UEA
- Por frua historio de JEI, vidu: Esperanto-movado en Japanio (ĝis 1934)
Referencoj
- ↑ Antaŭa japana titolo de la organizaĵo estas "日本エスペラント学会" [nihon esuperanto gakkai]. Ĝi estas renomita la 1-an de aprilo 2012. La Esperanta titolo ne ŝanĝiĝis
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (esperante, japane)
- Japana Esperanto-Instituto ĉe Facebook
- Oficiala Kanalo ĉe YouTube
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.