Janusz Korwin-Mikke | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de oktobro 1942 (81-jaraĝa) en Varsovio |
Lingvoj | pola • angla • franca • itala • rusa • Esperanto |
Loĝloko | Józefów |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Faculty of Philosophy and Sociology, University of Warsaw • VI Liceum Ogólnokształcące im. Tadeusza Reytana |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Dominika Korwin-Mikke |
Infanoj | Kacper Korwin-Mikke • Korynna Korwin-Mikke • Q125024524 |
Okupo | |
Okupo | politikisto • briĝisto • ekonomikisto • ĵurnalisto • esperantisto • preleganto • jutubisto • blogisto • verkisto de nefikcio • publikigisto • filozofo • eldonisto • ŝakisto |
TTT | |
Retejo | http://korwin-mikke.pl http://korwin-mikke.blog.onet.pl |
Janusz Ryszard Korwin-Mikke (naskiĝis la 27-an de oktobro 1942 en Varsovio)[1] estas pola konservativa publicisto, politikisto kaj esperantisto, fondinto de Unio de Realpolitiko kaj ĝia eksa prezidanto, proprietulo de la gazeto Najwyższy Czas! (esperante Urĝa tempo!) estas pola sociala-politika semajngazeto, konekta kun partio Unio de Realpolitiko (pole Unia Polityki Realnej). Eldonata de 31-a marto de 1990 per Eldonejo de Konservativuloj kaj Liberaluloj (pole Oficyna Konserwatystów i Liberałów) de Janusz Korwin-Mikke.
Biografio
Krom esti politikisto kaj esperantisto, Korwin-Mikke estas pola konservativa publicisto, fondinto de Unio de Realpolitiko kaj ĝia eksa prezidanto, proprietulo de la gazeto Najwyższy Czas! (esperante Urĝa tempo!, estas pola sociala-politika semajngazeto). Najwyższy Czas! estas diskuta gazeto, ĉefe pro eŭroposkeptikaj, gejfobiaj kaj kontraŭjudaj opinioj de redakcio).
Li estis parlamentano en pola parlamento dum la jaroj 1991-1993, i.a. en la jaro 1992 li persone prezentis en pola Sejmo la revizian rezolucion kiu poste sekvis la falon de pola registaro de Jan Olszewski. Li estas prezidanto de la Kongreso de Nova Dekstrularo (KND) (ĝis la 22-a de januaro 2015, nun prezidanto de partio Korwin), lia proksima kunlaboranto estis Stanisław Michalkiewicz kaj de la jaro 2011 proksime kunlaboris kun alia politikisto kaj defendministro Romuald Szeremietiew, de la jaro 2014 Membro de Eŭropa Parlamento (MEP). Li estis kandidato por Prezidento de Pollando en la Prezidentaj balotoj en Pollando 2015, en kiuj li akiris 4-an lokon kun 3,26 % da balotvoĉoj.
Li estis parlamentano en pola parlamento dum la jaroj 1991-1993, i.a. en la jaro 1992 li persone prezentis en pola Sejmo la revizian rezolucion kiu poste sekvis la falon de pola registaro de Jan Olszewski. Li estas pola majstro en briĝo, prezidanto de la Kongreso de Nova Dekstrularo (KND) (ĝis la 22-a de januaro 2015, nun prezidanto de partio KORWiN), lia proksima kunlaboranto estis Stanisław Michalkiewicz kaj de la jaro 2011 proksime kunlaboris kun alia politikisto kaj defendministro Romuald Szeremietiew, de la jaro 2014 Membro de Eŭropa Parlamento (MEP). Li estis kandidato por Prezidento de Pollando en la Prezidentaj balotoj en Pollando 2015, en kiuj li akiris 4-an lokon kun 3,26 % da balotvoĉoj. En Parlamentaj Balotoj 2015 li kandidatas en la balot-regiono en Varsovio.
KORWiN (Koalicja Odnowy Rzeczypospolitej Wolność i Nadzieja)
La 22-an de januaro 2015 la eksprezidanto de Kongreso de Nova Dekstrularo (KND) proklamis la fondon de nova partio KORWiN (Koalicja Odnowy Rzeczypospolitej Wolność i Nadzieja/Koalicio pri Renovigo de Respubliko Pollando Libereco kaj Espero) [noto 1]. Laŭ la fondinto, ĝis la momento de registriĝo la fondintoj de tiu partio restos la anoj de KND. La novan partion kunfondas i.a. la parlamentno de pola Sejmo Przemysław Wipler kaj Membro de Eŭropa Parlamento (MEP) Robert Iwaszkiewicz. Laŭ la fondinto la programo de nova partio estas la sama kiel de KND kaj de Unio de Realpolitiko tamen estas pli larĝa platformo por aliaj partioj, ekzemple aliĝis al ĝi. Aliĝis al nova partio KORWiN signifa aktivularo de KND[2][3]. La nova partio KORWiN anoncis sian gvidanton kiel kandidaton por Prezidento-2015 en la Prezidentaj balotoj en Pollando 2015. En Parlamentaj Balotoj 2015 li kandidatis en la balot-regiono en Varsovio.
En la Parlamentaj Balotoj 2019 li kandidatis en la balot-regiono en Varsovio kaj sukcese akiris mandaton al Pola Sejmo el la Balot-Komitato KONFEDERACIO.
Publikaĵoj
- Dramat – czy szansa? (Dramo aŭ ŝanco), 1980.
- Liberum veto (Libera vetoo), 1986
- Ratujmy państwo (Ni savu ŝtaton) 1990
- Nie tylko o Żydach (Ne nur pri judoj) 1991
- Prowokacja? (Provokado?) 1991
- Wizja parlamentu w nowej konstytucji Rzeczypospolitej Polskiej (Vizio de parlamento en la nova pola konstitucio) 1994
- "Rząd rżnie głupa" – czyli mowy sejmowe (La registaro rolas stultulon – parlamentaj paroloj) 1993
- Vademecum ojca (La kompendio de patro) 1997
- Niebezpieczne ubezpieczenia (La danĝeraj asekuroj) 2000
- Ekonomikka (Ekonomiko) 2001
- Rok 2007 (La jaro 2007) 2001
- Dekadencja (Dekadenco) 2002
- Naprawić Polskę? No problem! (Ripari Pollandon? Ne estas problemo!) 2004
- Podatki – Czyli rzecz o grabieży (Impostoj – aŭ pri la rabado) 2004
- Bez impasu (Sen kriza situacio)
- Kto tu dymi? (Kiu faras fumon tie?) 2007
- Rusofoby w odwrocie (Rusofoboj en la retreto) 2009
- Rząd rżnie głupa (La registaro rolas stultulon ) 2013
Rezultoj de la prezidentaj balotoj
Balot-jaro | Nombro da voĉoj | Apogo (%) | Rangolisto |
---|---|---|---|
1995[4] | 428 969 | 2,40% | 8./13 |
2000[5] | 252 499 | 1,43% | 6./12 |
2005[6] | 214 116 | 1,43% | 6./12 |
2010[7] | 416 898 | 2,48% | 4./10 |
2015[8] | 486 084 | 3,26% | 4./11 |
Janusz Korwin-Mikke kaj Esperanto
Dum sia juna aĝo li eklernis Esperanton, sed poste ĉesis uzi la lingvon (kabeiĝis) kaj eĉ fariĝis malamiko de Esperanto ofte kritikante publike la lingvon (ĝian gramatikon)[9]. La 30an de aprilo 2015 en la prezidentaj balotoj 2015 li venis al Malborko kie pridemandita publike de Eduardo Kozyra (vicprezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto) pri Esperanto li tamen nun montris sufiĉe bonan konon de la lingvo (malgrau pli ol 30-jara manko de iuajn kontakto kun la lingvo) kaj eĉ li nun estinte MEP diris pri la rolo kiun povus plenumi la lingvo de Zamenhofo en Eŭropa Parlamento.([10]), (vidu krome la ligilon J.Korwin-Mikke en Malborko) [11], [12])
Notoj
Referencoj
- ↑ https://katalog.bip.ipn.gov.pl/informacje/40225
- ↑ KORWiN. Nova partio de Korwin-Mikke. tvn24.pl (22an de januaro 2015).
- ↑ Nova partio de Korwin-Mikke nomas sin KORWiN. prawapolityka.pl (22 stycznia 2015).
- ↑ Ŝablono:Dziennik Ustaw
- ↑ Ŝablono:Dziennik Ustaw
- ↑ Ŝablono:Dziennik Ustaw
- ↑ Serwis PKW – Balotoj 2010. [alirita la 21-an de junio 2010].
- ↑ name="Balotoj2015"
- ↑ Blogo de Janusz Korwin-Mikke (pole) Arkivigite je 2009-04-26 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1451629151530268&set=a.706983742661483.1073741826.100000495921319&type=3&theater
- ↑ http://malbork.naszemiasto.pl/artykul/janusz-korwin-mikke-kandydat-na-prezydenta-polski-odwiedzil,3368268,artgal,t,id,tm.html
- ↑ http://pej.pl/pl/2015/10/03/esperanto-podczas-xxv-forum-ekonomicznego-w-krynicy-zdroju/