januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en januaro 2024:
- Atenco dum funebra ceremonio omaĝe al generalo Kasem Sulejmani, okazinta en tombejo de Kermano, Irano, kaŭzis 84 mortojn. Sian respondecon anoncis la Islama Ŝtato.
- Prezidanto de Ekvadoro Daniel Noboa deklaris staton de interna armita konflikto kontraŭ multoblaj krimaj grupoj.
- En Francio, Gabriel Attal estas nomumita ĉefministro kaj 34-jara fariĝas la plej juna tenanto de tiu ĉi posteno en la Kvina Respubliko.
- En la Internacia Kortumo (Hago, Nederlando) komenciĝis proceso kontraŭ Israelo akuzita de Sudafriko pri genocido en Gaza-strio.
- Usono kaj Britio atakis Jemenon, raportinte pri bombado de 60 objektoj en 16 lokoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Post politika krizo, Bernardo Arévalo enposteniĝis kiel prezidento de Gvatemalo.
- Frederiko la 10-a iĝis reĝo de Danio post abdiko de Margareta la 2-a.
- La Eŭropa Konsilio unuanime aprobis 4-jaran financan helpoplanon de 50 miliardoj da eŭroj por Ukrainio.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.