Janaillat | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
komunumo en Francio | |||||
| |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Limoĝio | ||||
Departemento | Creuse | ||||
Arondismento | Guéret | ||||
Kantono | Pontarion | ||||
| |||||
INSEE kodo | 23099 [+] | ||||
Poŝtkodo | 23250 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 23099 | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Didier Denis 2008-2014 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 367 (1 999) | ||||
Loĝdenso | 12 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 46°03′27″N 1°44′47″O / 46.0575°N, 1.74639°O (mapo) Koordinatoj: 46°03′27″N 1°44′47″O / 46.0575°N, 1.74639°O (mapo) | ||||
Alto | 410 m - 631 m | ||||
Areo | 28,29 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Janaillat [+] | |||||
Janaillat estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 367 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
Janaillat etendiĝas sur 28,29 km², kaj havis 367 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 12 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.
La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Janaillat situas je alteco de 631 metroj.
Historio
Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Janaillat apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Didier Denis, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Lokaj famuloj
- François Tristan l'Hermite, franca poeto de la 17-a jarcento, naskiĝis en Janaillat.
Administrado
Janaillat apartenas al la kantono de Pontarion, kies ĉefurbo estas Pontarion. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.