Johano Zawada | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de decembro 1891 en Kamesznica |
Morto | 16-an de oktobro 1975 (83-jaraĝa) en Varsovio |
Lingvoj | Esperanto • pola • germana |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Universala universitato (Pollando) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • vortaristo • delegito de UEA • ministo • politikisto |
Jan ZAWADA (naskiĝis la 23-an de decembro 1891, mortis la 16-an de oktobro 1975[1]) estis pola oficisto kaj Esperanto-vortaristo.
Li estis fakulo pri kooperativa movado. Li estis la ĉefa gvidanto de la klasbatala Esperanto-societo en Pollando „Laboro“. Krome li estis fondinto kaj sekretario de Esperanta Eldon-Kooperativo. Vojaĝante tre multe, li aranĝis kursojn, referatojn kaj grupojn. Kursoj ankaŭ en gazetoj. Kolektis kaj eldonis 200 paĝan „Adreslibron de Pollandaj Esperantistoj“ kaj Vortaron Esperantan-polan (1929). Tradukaĵoj kaj artikoloj en multaj Esperanto-gazetoj.
Verkoj
- 1929: Pelny Podstawowy Słownik Języka Międzynarodowego Esperanto. [Plena Fundamenta Vortaro de la Internacia Lingvo Esperanto]. Warszawa: Robotniczego Stowarzyszenia Esperantystów “Praca-Laboro”, 1929. XVII, [2], 103, [15] p. — Enhavas la Fundamenton kaj la unuajn kvar Oficialajn Aldonojn (1909 ĝis 1929). 2a eld. Warszawa 1948, 3a eld. Warszawa 1957, Brajla eld. Warszawa 1957.
|
- 1931: Adreslibro de pollandaj esperantistoj kaj Praktika informilo pri-esperanta. Eld. la aŭtoro, Varsovio.
Referencoj
- ↑ Nekrologo de Jan Zawada en Pola Esperantisto, n-ro 5-6/1975
Eksteraj ligiloj
- Plena Fundamenta Vortaro de Jan Zawada ĉe Centra Judaista Biblioteko
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.