Jan Vertonghen | |
---|---|
kontenta pri la bronza medalo en la Futbala Mondpokalo 2018 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Jan Bert Lieve Vertonghen |
Naskiĝo | 24-an de aprilo 1987 (36-jaraĝa) en Sankt-Nikolao |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Belgio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Jan Vertonghen estas belgia futbalisto. Li naskiĝis la 24-an de aprilo 1987 en Sint-Niklaas, do nun estas 36-jara. Ekde 2022 li membras en la unua vira teamo de la klubo R.S.C. de la urbo Anderlecht en la Brusela Ĉefurba Regiono, post jam antaŭa profesia kariero ekde 2006. Krome ekde la jaro 2007 li estas membro de la vira belga nacia teamo de futbalo, post kaj samtempe al jaroj inter 2006 kaj 2009 en la nacia teamo de sub-16- ĝis sub-21-jaruloj. Kadre de la nacia teamo li partoprenis en Somera Olimpiko 2008, la Futbala Mondpokalo 2014, 2018 (kie rezultiĝis bronza medalo) kaj 2022 kaj same en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 kaj 2020 (prokrastita al 2021). Matĉe li en la aperoj en la nacia teamo kutime rekoneblas per la numero "5".
|
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.