Jan Ladislav Dusík | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de februaro 1760 en Čáslav |
Morto | 20-an de marto 1812 (52-jaraĝa) en Saint-Germain-en-Laye |
Tombo | Malostranský hřbitov |
Lingvoj | franca • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Patro | Johann Joseph Dussek |
Frat(in)oj | František Josef Dusík • Kateřina Veronika Anna Dusíková • Véronique Cianchettini |
Edz(in)o | Sophia Giustina Dussek |
Infano | Olivia Francisca (Dussek) Buckley |
Okupo | |
Okupo | komponisto • pianisto • orgenisto |
Jan Ladislav DUSÍK (germane Johann Ladislaus Dussek) estis ĉeĥa komponisto kaj pianisto. Li naskiĝis la 12-an de februaro, 1760 en Čáslav, Bohemio kaj mortis la 20-an de marto, 1812 en Saint-Germain-en-Laye, Francio.
Li apartenas al plej elstaraj ĉeĥaj komponistoj kaj pianistoj agantaj fine de la 18-a jarcento kaj komence de la 19-a jarcento. Li estas grava antaŭlo de romantisma muzikstilo kaj kiel interpreto li estis unu el ŝlosilpersonecoj de evoluo de la moderna pianludo.
Vivo
Li naskiĝis en 1760 en Čáslav en muzikista familio. Muzikan kleriĝon li akiris ĉe monaĥoordenoj en en Jihlava kaj Kutná Hora.
En servoj de grafo Manner li forvojaĝis al Belgio, kie li estis orgenisto en la Preĝejo de Sankta Romualdo. Ekde 1780 li vivis en Nederlando kiel orgenisto kaj muzikinstruisto. En 1783 en Hamburg li konatiĝis kun Carl Philipp Emanuel Bach kaj ekde tiam komenciĝis lia brila kariero de pianovirtuozo.
Kiel unu el la plej grandaj pianistoj de sia tempo li travojaĝis preskaŭ tutan Eŭropon.Plejparto de liaj vojaĝoj estis ligita kun nekutimaj aventuroj kaj peripetioj. Dum sia koncerta agado en Parizo li travivis sociajn ŝanĝojn dum la franca revolucio. Dum dek jaroj li vivis en Londono, kiel li edziĝis kun itala harfenistino kaj pianistino Sofia Corri. Kun sia bopatro li fondis muzikan eldonejon, kiu bedaŭrinde bankrotis kaj la familio devis fuĝi antaŭ kreditoroj al Hamburg. Post restado en Germanio, li ekvivis en Parizo en la kortedo de princo Talleyrand. Tie li en 1812 mortis.
Verkaro
Dusík dediĉis sin en sia komponista agado preskaŭ komplete al sia instrumento - piano. Li estas aŭtoro de solokomponaĵoj, pianokoncertoj kaj kamerkomponaĵoj kun piano.
Lia verkaro estas kvalite neekvilibra. Apud komponaĵoj korespondaj al tiutempa konvencio kaj ankrigitaj en esprimrimedoj de klasicismo lia signifo estas donita per verkoj (rilate al tempo de sia ekesto) sufiĉe novismaj kaj antaŭanoncantaj romantisman stilon.
La plej gravaj verkoj
kvar programsonatoj:
- op. 44 Es maĵor - The Farewell
- op. 61 fis minor - Elégie harmonique sur la mort de son Altesse Royale le prince Louis Ferdinand de Prusse
- op. 70 As dur - Le retour a Paris
- op. 77 f moll - L’invocation (la lasta kaj supozeble plej grava verko de la aŭtoro )
- pianokoncerto op. 50 g minor
- pianokoncerto op. 70 Es maĵor
- koncerto por du pianoj kaj orkestro op. 63 B maĵor
- pianokvinteto op. 41 f minor
- du sonatoj por violono kaj piano op. 69 (B maĵor, G maĵor)
- pianokvarteto op. 56 Es maĵor
Novismo de Dusík rilatas ĉiujn paramtrojn de la muzika esprimiĝo. En harmonio Dusík uzas komplikaj kromatajn sinsekvojn, kiuj en tempo de sia ekesto estis absolute nekutimaj. Ritma strukturo karakterizita per rafinita ukazo de sinkopoj kaj punktigitaj ritmoj, kreantaj specifan draman streĉon. Li estis supozeble la unua, kiu antauskribis kaj prilaboris notsistemon por utado de pedalo.
Nuntempe laŭ pluraj fakuloj la verkaro de Dusík estas nesufiĉe aprezata kaj ĝi meritus pli oftan koncertan prezentadon.
Sondosieroj
- Pianosonato op 77 L'invocation Arkivigite je 2010-11-25 per la retarkivo Wayback Machine Allegro, ludas Rudolf Firkušný
- Duo por harpo kaj piano
Eksteraj ligiloj
- Elŝuteblaj komponaĵoj en midi-formo (aŭskulteblaj kaj transformeblaj al muziknotoj ) ĉe Classical Archives (eblas senpage registriĝi kaj elŝuti 5 komponaĵojn potage) - serĉu sub komenca litero de la familia nomo de la komponisto