Jan Bauch
Persona informo
Naskiĝo 16-an de novembro 1898 (1898-11-16)
en Prago
Morto 9-an de januaro 1995 (1995-01-09) (96-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejo de Vinohrady
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Alma mater Academy of Fine Arts, Prague
Subskribo Jan Bauch
Parencoj Arnoštka Grünfeldová
Okupo
Okupo pentristo skulptisto arkitekto grafikartisto instruisto

Jan Bauch (naskiĝis la16-an de novembro 1898 en Prago - mortis la 9-an de januaro 1995) estis ĉeĥa pentristo kaj skulptisto.

Antaŭ ol ekstudi Artmetian lernejon kaj Figurartan Akademion en Prago, li eklernis ĉe sia patro metion de lignogravuristo. Kiel 18jaraĝa li travivis kiel soldato la unuan mondlimiliton. Tiu ĉi vivsperto ne restis ĉe lia personeco sen reeĥo.

En lia bildoj estas profunde travivita tradicio de la ĉeĥa baroko. Baroka ekscitiĝo kaj ritmo estas precipe en temperamentaj linioj de la peniko kaj en plasteca tavoligo de farbo, same kiel en kontrastoj kaj drameca konstruo de la temoj. Ili prezentas eble ĝojon pro koloroj, sed ne optimismo - pli senteblas en ili tragikeco kaj amareco.

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.