James Forrestal
Persona informo
Naskiĝo 15-an de februaro 1892 (1892-02-15)
en Beacon
Morto 22-an de majo 1949 (1949-05-22) (57-jaraĝa)
en Bethesda
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per pendumo vd
Tombo Arlingtona nacia tombejo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater kolegio Dartmouth Universitato Princeton vd
Partio Demokrata Partio vd
Subskribo James Forrestal
Familio
Infanoj Michael Forrestal vd
Profesio
Okupo oficiro bankisto investment banker politikisto taglibristo ministro vd
Laborkampo mararmeo civil protection vd
vd Fonto: Vikidatumoj

James V(incent) FORRESTAL (naskiĝis la 15-an de februaro, 1892 Beacon, Novjorkio, Usono – mortis 22-an de majo 1949 Bethesda, Maryland) estis usona politikisto, la unua ministro pri defendaj aferoj en Usono (1947–49). Pli frue li koordinis, direktis la provizajn kaj flotoevoluajn programojn dum la dua mondmilito, en la Mararmea Ministerio.

Li servis dum la unua mondmilito ĉe la mararmeaj flugdivizo, en 1938 li iĝis prezidanto de Novjorka investa kompanio. En junio de 1940, li estis nomumita al publikadministra konsilisto ĉe Franklin D. Roosevelt, usona prezidento. En aŭgusto, li estis elektita al vicministro pri mararmeo. Lia tasko estis antaŭprepari la mararmeon por esti konvena por bataloj tutmonde. En majo de 1944, post morto de Frank Knox, li iĝis ministro pri mararmeo. En 1947, li estis elektita al nova ministerio pri defendaj aferoj, kie okazis koordinigo kaj trastrukturigo de la armeaj fortoj.

Forrestal abdikis en marto de 1949 pro grandiĝinta depresio kaj paranojo. Li enhospitaliĝis en Bethesda, en la Centra Mararmea Hospitalo. Baldaŭ li elsaltis tra fenestro kaj mortis. Onidire, li ekkriis, ke la rusoj estas eĉ tie ĉi.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.