James Abbott McNeill Whistler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | James Abbot McNeill Whistler |
Naskiĝo | 10-an de julio 1834 en Lowell |
Morto | 17-an de julio 1903 (69-jaraĝa) en Chelsea |
Tombo | Chiswick Burial Ground |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Rusia Akademio de Belartoj |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | George Washington Whistler |
Patrino | Anna McNeill Whistler |
Frat(in)o | William McNeill Whistler |
Edz(in)o | Beatrice Whistler |
Parencoj | Rose Fuller Whistler |
Okupo | |
Okupo | pentristo • gravuristo per akvaforto • ilustristo • verkisto • litografisto • gravuristo • grafikartisto • dezajnisto |
Verkoj | Nocturne: Blue and Gold – Old Battersea Bridge Nokturno en Nigro kaj Oro – La Falanta Raketo Aranĝo en Grizo kaj Nigro: Portreto de la Patrino de la Artisto The Peacock Room |
James Abbott McNeill Whistler (/ˈwɪslər/; 11a de Julio, 1834 – 17a de Julio, 1903) estis usona artisto, aktiva dum la usona Orumita Epoko kaj loĝanta ĉefe en Unuiĝinta Reĝlando. Li estis oponanto al sentimentaleco kaj al morala aludon en pentrarto, kaj estis ĉefa proponanto de la ideo "arto por arto".
Lia fama subskribo por liaj pentraĵoj havis la formon de stiligita papilio kiu havas longan pikilon kiel vosto.[1] La simbolo estis ĝusta, ĉar ĝi kombinis ambaŭ aspektojn de lia personeco: lia arto estas karakterizita de subtila delikateco, dum lia publika personeco estis luktema.
Li trovis paralelon inter pentrarto kaj muziko kaj tiukadre li titolis multajn de siaj pentraĵoj "aranĝoj", "harmonioj", kaj "nokturnoj", emfazante la hegemonion de tona harmonio.[2]
Lia plej fama pentraĵo estas Arrangement in Grey and Black No. 1 (1871), komune konata kiel La patrino de Whistler, nome admirita kaj ofte parodiita portreto de patrineco. Whistler influis la artan mondon kaj la plej larĝan kulturon de sia tempo per artaj teorioj kaj sia amikeco kun gravaj artistoj kaj verkistoj.[3]
Notoj
- ↑ Bridgers, Jeff (2013-06-20). "Whistler's Butterfly" (retejo). Alirita la 5an de Septembro 2018.
- ↑ "Image gallery of some of Whistler's well-known paintings and others by his contemporaries". Dia.org. Arkivita el la originalo la 18an de Julio, 2012. Alirita la 5an de Septembro, 2018.
- ↑ Peters (1996), p. 4.
Bibliografio
- Peters, Lisa N. (1996). James McNeil Whistler. New York, NY: Smithmark. ISBN 978-0-7651-9961-4. OCLC 36587931.