Jalšovík, hungare Bozókalsók [bozOkalŝOk] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Jalšovík | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Banská Bystrica | ||
Distrikto | Krupina | ||
Poŝtkodo | 962 41 | ||
Aŭtokodo | KA | ||
Telefonkodo | ++421-45-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 196 (en 2 008) | ||
Loĝdenso | 32 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°13′00″N 19°01′00″O / 48.216667°N, 19.016667°O (mapo) Koordinatoj: 48°13′00″N 19°01′00″O / 48.216667°N, 19.016667°O (mapo) | ||
Alto | 348 m s.m. | ||
Areo | 6 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Situo
Jalšovík situas laŭ flankovojoj. Ankaŭ nun la vilaĝo havas suban kaj supran vilaĝpartojn. Krupina troviĝas je 6 km-oj.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1418, poste, kiel 2 vilaĝoj en 1542 laŭ tiama hungara ortografio ""Also Alsok"" (=Suba Alsok) kaj "Felsew Alsok" (=Supra Alsok). Tiu lasta vilaĝo en la 16-a jarcento senhomiĝis, poste longe ĝi ne estis loĝata. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis ambaŭ lokojn triaklasa. En 1828 loĝis en Alsóalsók 205 vilaĝanoj en 35 domoj. En 1902 ambaŭ vilaĝoj unuiĝis kaj la nova loknomo iĝis Bozókalsók. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis tie 173 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Hont, al distrikto de Korpona, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Jalšovík 206 homoj, (ĉiuj slovakoj).
Vidindaĵoj
- sonorilostabloj po unu en ambaŭ vilaĝpartoj
Eksteraj ligiloj
Fontoj
- Hungara Vikipedio