Jakub Deml
Persona informo
Aliaj nomoj J. B. Polom, Vojtěch Běloch, Bohomír Vznata, J. Vznata, Znata Znata Jiří Polom J. B. Polom J. Vznata
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1878 (1878-08-20)
en Tasov (distrikto Žďár nad Sázavou)
Morto 10-an de februaro 1961 (1961-02-10) (82-jaraĝa)
en Třebíč
Lingvoj ĉeĥa germana latina
Ŝtataneco Cislajtio Ĉeĥoslovakio
Alma mater Gimnazio Třebíč
Subskribo Jakub Deml
Okupo
Okupo verkisto poeto katolika sacerdoto tradukisto pastro eldonisto

Jakub DEML (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1878 en Tasov - mortis la 10-an de februaro 1961 en Třebíč) estis ĉeĥa verkisto kaj poeto, katolika pastro.

Li estis influita de mezepoka mistika literaturo. Franciskana humilo kaj amo al naturo en li kuniĝas kun egocentrisma polemikado. Li partoprenis multajn movadojn, kun kiuj li kolere disiris. En kolekto Piedsignoj (Šlépěje) li kunmetis korespondaĵojn, poemojn kaj batalajn polemikojn. Plej grava verko estas prozaj poemoj Miaj amikoj (Moji přátelé) pri plantoj kaj arboj.

Vidu ankaŭ

Renouveau catholique

Literaturo

  • Alexander Wöll: Jakub Deml. Leben und Werk (1878-1961). Eine Studie zur mitteleuropäischen Literatur. Köln/Weimar/Wien: Böhlau, 2006; ISBN 3-412-30005-5, ISBN 978-3-412-30005-0
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.