Jakovlev Jak-12 (NATO raportnomo: Creek) estis sovetia plurcela aviadilo, evoluigita ekde 1944 por anstataŭigi la aviadilon Po-2 de Nikolaj Polikarpov. Ĝi servis en diversaj taskoj de la medicina helpo ĝis la agrikultura laboro. Ĝi estis produktita ankaŭ en Pollando laŭ licenco.

Evoluigo

dekstra Aleksander Jakovlev direktis sin en la konstruado post Jak-10, dusideja konekta aviadilo. La plej gravaj ŝanĝiĝoj kompare al la antaŭulo estis nova porta surfaco kun ŝanĝiĝinta profila diko, trakonstruita gvidilo kaj grandsurface vitrizita kabino. Jak-12 havis krom tiuj ankoraŭ unu mizersidejon same multfunkcian alteriĝan ekipaĵon, kiun oni povis tramunti al skia aŭ hidroplana versio. La motoro estis aer-malvarmigita M-11FR piŝta motoro kun stelforme aranĝitaj cilindroj.
La unuaj provflugoj okazis en 1946/47 kaj ekde 1949 la seria produktado ĝis 1960. Komence de la 1950-aj jaroj, Jak-12 ricevis povumkapablan motoron Ivĉenko AI-14R, tiu tipo estis uzata ĝis fino de la produktado.

Versioj

  • Jak-12

milita uzo

  • Jak-12G

hidroplana versio

  • Jak-12SĤ

agrikultura versio

  • Jak-12S

sanitara versio

  • Jak-12R

produktata ekde 1951/52, pli granda porta surfaco

  • Jak-12M kvarsideja versio de Jak-12R, tute el metalo, produktita ekde 1955
  • Jak-12A civila versio
  • Jak-12P

Teknikaj datenoj

Mezuro Jak-12M Jak-12A
Enverguro 12,60 m
Longo 9,00 m
Alto 3,10 m 2,44 m
Flugila surfaco 23,90 m² 22,66 m²
Starta maso 1.435 kg 1.588 kg
Motoro unu Ivĉenko AI-14R
Starta povumo 190 kW
Maksimuma rapido 220 km/h 230 km/h
Altiĝa maksimumo 4.600 m 4.550 m
Atingopovo 760 km 1.070 km

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.