Jakobus Greselius | |
---|---|
Germana humanisto kaj universitata profesoro. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1483 en Bramsche, proksime de Osnabrück, Germanio |
Morto | 13-a de januaro 1552 en Rees, Rejno, Germanio |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | teologo • universitata instruisto |
Jakob Gresel naskiĝis en la jaro 1483 en Bramsche kaj mortis en Rees, Rejno, la 13-an de januaro 1552. Li estis humanisto kaj profesoro de la mezepoka Universitato de Kolonjo kaj kanoniko en la urbo Rees/Rejno.
Biografio
Li studis unue en la "Karola Gimnazio" en la urbo Osnabrück kaj poste, en 1501, en la lernejo de la Katedralo de Münster, antaŭ ol eniri en la Beletristikan Fakultaton de la Universitato de Kolonjo. En 1503, li ricevis la diplomon pri Bakalaŭro, kaj en 1504, tiun de Magistro pri Artoj, jam kun permeso por instrui. En 1506 li estis nomumita Profesoro de la Beletristika Fakultato. En 1511, li fariĝis kontrolisto por la ekzamenoj al la kursoj de Bakalaŭro kaj Magistro. Dum sia tuta vivo li sin dediĉis al la revivigado de la klasika latina literaturo, kvankam li mortis, kiel simpla kaj nekonata profesoro.
En 1533 li fariĝis kanonisto en la urbo Rees, kie li restis ĝis sia forpaso. Kiam li mortis, en 1552, li deklaris en sia testamento ke li estis lasinta institucion por prizorgado de malriĉaj familioj, hospitalon por pritraktado de nekuracebla malsanularo, krom la starigado de elementa latina lernejo por knaboj kaj knabinoj, plue loĝejo kaj 20 guldenoj por la instruisto.