Jakoba antaŭurbo (germane: Jakobsvorstadt) estas la plej malnova setlejareo de Vajmaro, Germanujo. Krom burgo ekzistis dua kerno. Ĝi situas malinterne de la iamaj (mezepokaj) ĉirkaŭfortikaĵoj inter la stratoj Karl-Liebknecht-Straße, Graben kaj Friedensstraße etendiĝante ĝis la ponto Friedensbrücke. La tuto troviĝas sur monteto kontraŭanta Asbach-rojon kaj Vajmarhaloparkon.
Historio
Elfosaĵoj ĉe Roll-placo kaj Brühl atestis setladon jam ekde la 6-a aŭ 7-a jarcento. La burgaĵo datumigeblas reen ĝis la malfrua mezepoko, dume la ekloĝo jam estis estinta dum ŝtonepoko. Tion pruvas multe da malkovritaj ripozumejoj de ŝtonepokuloj.[1] Eksplicite ne enkorpigitis tiu ĉi kvartalo en la 13-a jarcento en la teritorion de interne de la urbomuroj. Fonte oni parolis pri antiqua civitas (malnova urboparto). Ĉirkaŭ Jakobo-kirko (ĝi donis sian nomon al la tuta kvartalo) kaj ĝia tombejo suverenis la senjoroj de Vajmaro sendepende de la grafoj de Orlamünde. Grimmenstein-bieno venis en la manojn de la Germana kavalira ordeno mezepoke. La strato Jakobstraße iam estis la ununura vojo urbokernen. Ĉe Brühl laboris la potfaristoj kiuj ne rajtis havi siajn atelierojn pli urbokerne pro fajroprevento.
Sume dirite ne temis pri areo sociale alta. Sekvre troviĝis tie ĉi ankaŭ la sidejo de la ekzekutisto (je strateto Wagnergasse 36: la domo konserviĝis ĝis nun).[2] Alia indico estas la historio de la nomado de la strateto Friedensgasse kiu iam nomiĝis strateto de la ĉifonistoj (Haderngasse). Jakobo-tombejo tri jarcentojn estis la oficiala tombejo por la tuta urbo malpost malfermo de la Nova tombejo. En la kuro de la urba etendigo en la 19-a jarcento la strukturo de Jakobo-kvartalo unue ne ŝanĝiĝis; tio faritis nur en la 20-a jarcento.
Unue menciitis ĉi-kuntekste la starigo de Feodora-hejmo. La ankaŭ de August Lehrmann konstruita apuda laborperada oficejo en 1930 anoncis iel la grandajn ŝanĝojn kiuj venis ĉe la planoj kaj partaj realigoj de la Govia forumo; la norde de Friedens-strato situantaj domoj devis cedi al naziisma arkitekturo. Diktature la opinio de la tieaj lokuloj ne interesiĝis.[3] Tiam nove estiĝis la strato Ferdinand-Freiligrath-Straße.[4] Johann Wolfgang von Goethe mem havis apartan rilaton al tiu ĉi kvartalo.[5] Ĉar li edzinigis en 1806 en la Jakobo-kirko Christiane Vulpius kaj en 1805 entombigitis Friedrich Schiller sur la ĉirkaŭanta tombejo. La edzino de Goethe ankaŭ entombigitis en 1816 ĉi-tie.
Ĉe Ilm-rivero troviĝas Karola Muelejo, ne longe for estas la Muzeo Nova Vajmaro. La tuta ensemblo figuras sur la oficiala vajmara listo de protektotaj kulturaĵoj.
Eksteraj ligiloj
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jakobsvorstadt (Weimar) en la germana Vikipedio.
Notoj
- ↑ Annette Seemann: Weimar. Eine Kulturgeschichte, Beck Verlag, München 2012, ISBN 978-3-406-63030-9, p. 15.
- ↑ Richtfest am Scharfrichterhaus , ĉe: TA, 2.3.2011
- ↑ Art. "Jakobsvorstadt", ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte, Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 230.
- ↑ informo ĉe "Weimar im Nationalsozialismus"
- ↑ Roland Werner: Goethe und die Weimarer Jakobsvorstadt, Eigenverlag/memeldono, 2003.