Jakob Ulvsson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Fondinto de la Universitato de Upsalo | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1430 en Härad, Svedio | ||||
Morto | 1521 en Mariefred, Svedio | ||||
Tombo | Upsala Katedralo vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Upsalo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto vd | ||||
Aktiva en | Munktorp vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jakob Ulfsson (* Härad, en la 1430 - Mariefred, en la 1521)[1][2] estis fondinto de la Universitato de Upsalo kaj ĉefepiskopo de Upsalo de 1469 ĝis 1515. Li devenis de bonedukita kaj nobela familio el Uppland kaj studis en la Universitato de Rostock, kie li diplomiĝis kiel Bakalaŭro pri Artoj kaj Parizo kie li ricevis sian diplomon kiel Magistron en 1460.
Biografio
Inter la jaroj 1465 kaj 1470 li estis en Romo kaj dum periodo li estis indikita kiel Kanoniko de Upsalo kaj ĉefdiakono de Växjö en 1468. Kvankam la reĝo Karl Knutsson voli igi unu el siaj parencoj Ĉefepiskopon de Upsalo, Jakob Ulvsson estis indikita kiel ĉefepiskopo de la papo, en 1469, kaj en 1470 li estis ordinita en Romo, reirinte poste al Upsalo.
En la konfliktoj inter la dana reĝo Kristiano la 1-a kaj la sveda reganto Sten Sture, Jakob restis kiel perulo, penante kiel eble plej multe eviti la malferman militon, precipe en Uppland. Post la venko de Sten Sture en la Batalo de Brunkebjārg, en 1471, la situacio stabliĝis kaj Jakob partoprenis en la laboroj de la Privata Konsilio. Li kutime konsideriĝas la ĉefa iniciatinto de la Universitato de Upsalo, kiu fondiĝis post ricevo de la papa buleo de Siksto la 4-a, en la 27-a de februaro 1477, aprobante la kreadon. Jakob Ulvsson ankaŭ estis indikita kiel la unua kanceliero de la universitato.
Liaj bonaj rilatoj kun la reganto Sten Sture pli malfrue difektiĝis laŭmezure kiel la rilatoj inter la regantoj malboniĝis rilate al la resto de la konsilio, kaj la ĉefepiskopo pasis grandan parton de la tempo en la fortikaĵo Stäket. En 1497, li kaj la resto de la konsilio akceptis Johanon la 1-an kiel reĝo de Svedio. En 1515 li rezignis al la ĉefepiskopeco kaj restis en Svedio ĝis sia morto em 1521.
Literaturo
- Jakob Ulvsson Och Den Svenska Kyrkan ... Kyrka Och Stat Åren 1497-1507 (Jakob Ulvsson kaj la Sveda Eklezio ... La Eklezio kaj la ŝtato inter la jaroj 1497-1512) - Gösta William Kellerman (1939)
- Nordisk familjebok
- Salmonsens konversationsleksikon
Vidu ankaŭ
- Jöns Bengtsson Oxenstierna (1417-1467)[3]
- Paŭlo la 2-a (1417-1471)
- Karlo la 8-a
- Kristiano la 1-a
- Johano la 1-a
Referencoj
- ↑ Svenskt biografiskt lexikon
- ↑ Personensuche
- ↑ bioreference.net. Arkivita el la originalo je 2014-05-23. Alirita 2014-05-22.