Jakob Hechtl | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1871 |
Morto | 30-an de aŭgusto 1928 (56-jaraĝa) en Munkeno |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Loĝloko | Františkovy Lázně • Eger |
Ŝtataneco | Aŭstrio • Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • fervojisto |
Jakob HECHTL estis aŭstra-germana esperantisto kaj fervojisto. Li naskiĝis en 1872 kaj mortis la 30-an de aŭgusto 1928 en Munkeno. Jakob Hechtl estis prezidanto de la loka grupo Franzensbad. Li organizis la 4-an Tutaŭstrian Esperanto-Kongreson en Franzensbad en 1914, kaj iniciatis tie la unuan Esperanto-monumenton.
Li verkis por la "revuo Esperanto". Internacie, li interalie partoprenis la 9-an Universalan Kongreson de Esperanto de aŭgusto 1913 en Berno (Svislando).
![](../I/Z-monumento_en_Franzensbad.jpg.webp)
Verkoj
- Franzensbad - La plej fama banurbo de la mondo rilate al torfaĵaj banoj. La plej efíka kuracloko por kormalsanoj, esperantigis J. Hechtl, Franzensbad Kuracdirekcio, 1914, eldonejo J. Kobrtsch & Gschihay, Eger-Franzensbad 16 paĝoj 13 cm (slipo en la francia Esperanto-biblioteko)
Pri la inaŭguro de la Unua Esperanto Monumento en Franzensbad raportis la Esperantista gazetaro
- Esperanto, 1914, No 11, paĝo 171
- Germana Esperantisto 1914 No 68 p. 68
Pri la monumento
- Franzensbader Blätter 2010, paĝo 7 (PDF, germanlingve) kun detaloj pri la ekesto de la monumento
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.