Jakob Friedrich von Fritsch | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 22-an de marto 1731 en Dresdeno | ||||
Morto | 13-an de januaro 1814 (82-jaraĝa) en Vajmaro | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ministro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jakob Friedrich von FRITSCH (naskiĝinta la 22-an de marto 1731 en Dresdeno, mortinta la 13-an de januaro 1814 en Vajmaro) estis germana politikisto. Lia patro estis la grava saksia politikisto Thomas von Fritsch.
Vivo
Fritsch studis jursciencojn ĝis 1754. Fritsch konatiĝis pro sia rezistado al la inkludo de Goeto je Sekreta konsilio (Vajmaro) kaj kiel la arketipo de Antonio Montecatino en la goeta verko Torquato Tasso. Preparite fare de la eisenach-a guberniestro kaj pli posta vajmara ĉefministro Heinrich von Bünau li membriĝis al la registaro en Eisenach en 1754. Kune kun Bünau li venis en 1756 Vajmaron kie li iĝis sekretkonsilia membro (ĝis 1800: ekde 1772 kiel vera sekreta konsilisto).
Lia kariera ascendo venis dum la regado de dukino Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach. Ekde 1767 li estis la gvida ŝtatoficisto de lando por kies interna evoluo li tre meritis reorganizante la policsistemon, kreante fajro-asekurinstituton kaj subigante la militistaron al la civila administrado. En ekstera politiko li klopodis konservi striktan neŭtralecon en la aŭstria-prusia konflikto dum la Sepjara milito kaj krei trian forton kune kun la du grandaj potencoj laborante kune kun aliaj pli malgrandaj imperiregnaj teritorioj. Ĉar li ne kredis ke li havis la fidon de duko Karlo Aŭgusto - kiu eksuverenis en 1775 - li prenis ties decidon nomumi Goeton sekreta konsiliano ŝancon povi oferti sian eksiĝon. Sed baldaŭ reprenis li sian peton plejparte post petado de la duka patrino Anna Amalia. Tiel li dum du pluaj jardekoj ĝuis esti inter la unuaj oficistoj de la dukujo. Nur post 1790, la mortojaro de Anna Amalia, lia influo pli kaj pli malpliiĝis pro la definitiva fremdiĝo inter li kaj la duko. Tio klarigeblas per malsamopinioj pri enlandaj politikaj demandoj kaj la ŝuldsistemo de Fritsch.
Ĉar lia laborkapablo ankaŭ estis malhelpita per grava okulmalsano li ricevis la deziritan emeritiĝon en 1800.
Graveco
Fritsch, kvankam li havis intelektajn interesojn – li estis konsiderata bibliofilo kaj estis gvidanto en la vajmara framasonista loĝio Anna Amalia zu den drei Rosen - li tute ne enmiksiĝis je la intelekta vivo, kiu disvolviĝis en Vajmaro ekde 1772. Lia opinio pri la signifo de spirita edukado estis la edukado de homoj al timo de Dio kaj moralo, kio laŭ lia opinio ne korespondis al la vajmaraj modoj. Li ja preferis la ideojn de la filozofo Christian Fürchtegott Gellert al agadoj kaj laboraĵoj de Christoph Martin Wieland aŭ de Goeto.
Fonto
Huschke, Wolfgang, "Fritsch, Jakob Friedrich Freiherr von", ĉe: Neue Deutsche Biographie 5 (1961), p. 622-623 (tie ĉi interrete)