Markovics Jakab (markoviĉ) estis romkatolika kanoniko, hungara armenologo. Li naskiĝis en Erzsébetváros la 30-an de oktobro 1820 kaj mortis en Erzsébetváros la 28-an de novembro 1891.
Biografio
Markovics finis teologion en Gyulafehérvár. Oni ordinis pastro lin en septembro 1844, sed jam ekde 1843 li estis gimnazia instruisto en Marosvásárhely. Post la hungara liberecbatalo en 1848- 1849 oni senhavigis lin disde lia instruista posteno. Ekde 1853 ĝis 1887 li estis direktoro de la armena malsupra gimnazio de Erzsébetváros, samloke ĝis sia morto li estis latinceremonia parokestro, ĉefdekano, kanoniko.
Verkoj
- Örményország története (Historio de Armenio) (Armenia, I – VI. évfolyam) (la unua ĉitema hungara verko)
- Márton Dávid: M. J. (Armenia, 1892. 3. sz.).
Fonto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.