Jakab Marastoni | |
---|---|
Litografiaĵo de József Marastoni pri Jakab Marastoni | |
Persona informo | |
Naskonomo | Jacopo Antonio Marastoni |
Naskiĝo | 24-an de marto 1804 en Venecio |
Morto | 11-an de julio 1860 (56-jaraĝa) en Peŝto |
Lingvoj | hungara • itala |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Jozefo Marastoni |
Okupo | |
Okupo | pentristo • litografisto • fotisto • daguerreotypist |
Jakab Marastoni, origine itale Jacopo Antonio Marastoni, laŭ hungarlingve kutima nomordo Marastoni Jakab estis itala, poste hungara pentristo, grafikisto, fotisto, instruisto, establinto de la unua hungara penrista akademio. Lia filo estis Jozefo Marastoni.
Jacopo Antonio Marastoni naskiĝis la 24-an de marto 1804 en Venecio (Habsburga Imperio), li mortis la 11-an de julio 1860 en Pest (urbo) (Habsburga Imperio, Hungara reĝlando).
Biografio
Jakab Marastoni studis pentradon en akademio en sia naskiĝurbo de Natale Schiavoni kaj Teodoro Matteini, poste en Romo, fine li studvojaĝis al Eŭropo. En 1832 li vivis en Klagenfurt, post du jaroj en Vieno, kie li estis jam konata portretisto. Ekde 1836 li vivis en urbo Pest. Tiutempe li edziĝis, en 1834 kaj 1835 filoj naskiĝis. Li pentradis ĝenrojn, portretojn, altarajn bildojn, kreis ankaŭ litografiaĵojn. En 1846 li establis pentristan akademion, kiu funkciis ĝis morto de Marastoni. En 1859 li malsaniĝis, eĉ blindiĝis.
Li aparternis al tiuj, kiuj tre frue okupiĝis pri fotado helpe de dagerotipio. Ekde 1841 li havis dagerotipian atelieron.
Elektitaj ekspozicioj
- Trieste, Vieno, Pest
Elektitaj pentraĵoj
- vidu la subajn bildojn!
Elektitaj dagerotipioj
Elektitaj disĉiploj de akademio de Marastoni
Fontoj
- hungarlingva biografio kun bildoj Arkivigite je 2018-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun bildoj
- hungarlingva biografio
- Jakab Marastoni (1858)
- Greka virino
- Sidanta virino antaŭ spegulo
- Memortabulo pri la akademio
- Altara bildo