Jahangir Nagar (bengale জাহাঙ্গীর নগর) estas la iama nomo de Dako, ĉefurbo de Bangladeŝo. Ĝi estis nomita laŭ la imperiestro Mogola nome Jahangir.
Nomo
En 1610, Dako estis anoncita de Subedar Islam Ĥan kiel ĉefurbo de Mogola Bangla. Li renomigis la nomon de Dako kiel Jahangir Nagar.[1] Estis fortikaĵo ĉe la rivero Buriganga nome Kella-e-Jahangir (Fortikaĵo de Jahangir).
Universitato
Por montri respekton al tiu nomo, tute loĝeja publika universitato estis establita en Dako en 1970 kiel Jahangirnagar Islama Universitato, kiel Universitato Jahangirnagar.
Notoj
- ↑ RAHMAN, JAHED. (2014-02-01) Bends and Shades (angle). Xlibris Corporation. ISBN 9781493175048.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.