Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jacquou le Croquant (apartigilo)
Jakĉjo la Kampulo
Koverto de DVD
Koverto de DVD
televida serio televida miniserio
Originala titolo Jacquou le Croquant
Produktadlando Francio
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 4-a de oktobro 1969
8-a de novembro 1969
Daŭro 9 horoj 35 minutoj
Ĝenro Aventuro, dramo
Reĝisoro(j) Stellio Lorenzi
Scenaro Stellio Lorenzi
Michèle O'Glor
Laŭ la verko de Eugène Le Roy
Filmita en Francio
Muziko de Georges Delerue
Ĉefrolantoj Éric Damain
Produktinta firmao ORTF
IMDb

Jacquou le Croquant estas franca telenovelo en 5 epizodoj de po ĉirkaŭ 90 minutoj kaj 1 de 120 minutoj, de Stellio Lorenzi kaj elsendita de la 4-a de oktobro 1969 ĝis la 8-a de novembro 1969 en la 1-a ĉeno de ORTF (Oficejo de Radiodissendo Televido Franca).

Temo

En 1819, en Perigordo, Jacquou Ferral estas ok-jara knabo. Lia patro, Martissou, estas farmisto je duono de Grafo de Nansac, kiu ekspluatas sian servistaron, mem loĝante en Kastelo de l'Herm. Iun tagon, Nansac maljuste kondamnigas Martissou'n pro murdo de sia intendanto Laborie kaj deportigas la malfeliĉan farmiston al galeroj, kie li mortos iom poste. Jacquou restas kelkan tempon sola kun la patrino, kiu baldaŭ mortos. Kiel orfo, li estas akceptata de Paroĥestro Bonnal, kiu prizorgos lian edukadon. Fariĝinte plenaĝulo, Jacquou senripoze provos batali kontraŭ maljusto, kies viktimo estis lia familio kaj deziras venĝi sin. Cirkonstancoj kondukos lin fariĝi la ĉefa gvidanto de kamparana ribelo kontraŭ la cinika Grafo de Nansac.

Li tiel ekscios transformi sian deziron de venĝo en batalon kontraŭ maljusto, kaj pruvi ke simpla kampulo ne iras sen ia grandeco.

Teĥnikaĵoj


Rolularo

  • Éric Damain: Jacquou Féral, infano
  • Daniel Le Roy: Jacquou
  • Claude Cerval: Grafo de Nansac
  • Simone Rieutor: Marie Féral
  • Fred Ulysse: Martin Féral
  • Elisabeth Wiener: Galiote de Nansac
  • Paloma Matta: Lina
  • Isabelle Ferrand: Bertille
  • Francis Claude: Kavaliro Galibert
  • Henri Nassiet: Paroĥestro Bonnal
  • Noël Roquevert: La Ramée
  • François Vibert: Cassius
  • Héléna Bossis: La Mathive
  • Robert Bazi: Jean
  • Lucien Barjon: Geral
  • Luce Fabiole: Fantille
  • Denis Manuel: Mastro Fontgrave
  • Yvon Sarray: Don Engelbert
  • Fred Personne: Paroĥestro Villar
  • Étienne Several: Guilhem
  • Charles Moulin: Laborie
  • Jacques Danoville: Mascret
  • Edmond Ardisson: Antoine
  • Lucien Hubert: Prezidanto
  • Charles Blavette: Jansou
  • Douchka: Jeannette Mion
  • Maurice Bourbon: Pierre Mion
  • Jeanne Hardeyn: La Mion
  • Roger Desmares: Marc
  • Gilles Léger: Joseph
  • Maria Verdi: Madeleine
  • Pierre Nunzi: Filo de Nansac
  • Vanina Wanitzki: Lina, infano
  • Hervé Sand: Brigadisto
  • Raymond Pélissier: Prokuroro
  • Léonce Corne: Paroĥestro de Bars
  • Marcel Dedieu: Sekretario
  • Martin Trévières: Ĝendarmo
  • Gérard Dournel: Giĉetisto
  • Jacques Robiolles: Jezuito
  • A.M. Julien: Juĝisto
  • Guy Vassal: Registristo

Epizodoj

  1. Farmistoj de Nansac (1h20)
  2. Kandelfesta nokto (1h26)
  3. La Tegolejo (1h45)
  4. Paroĥestro Bonnal (1h27)
  5. Ribelo de Fanlac (1h37)
  6. 1830 (2h)

Komentaro

Adaptita de samnoma romano de Eugène Le Roy, eldonita en 1899, kaj mem inspirita el veraj faktoj okazintaj dum kamparanaj ribeloj en sud-okcidenta Francio, komence de la 17-a jarcento, la rakonto okazas ĉirkaŭ 1815 en Perigordo.

Kina adapto de Jacquou le Croquant estis reĝisorita de Laurent Boutonnat en 2007 kun Gaspard Ulliel en rolo de Jacquou, Tchéky Karyo, Olivier Gourmet kaj Marie-Josée Croze.

Videoteko

  • Jacquou le Croquant, TF1 Video, 2007, 3 DVD-oj.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.