Jacques Callot | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1592 en Nancio |
Morto | 25-an de marto 1635 (43-jaraĝa) en Nancio |
Mortokialo | stomaka kancero |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Lorena duklando |
Okupo | |
Okupo | gravuristo • pentristo • gravuristo per akvaforto • grafikartisto • desegnisto • ilustristo • gravuristo |
Verkoj | La Granda Mizero de la Milito |
Jacques CALLOT (Nancy, 1592 - Nancy, 1635) estis franca desegnisto kaj gravuristo de la epoko de la baroko en la Duklando Loreno, tiam sendependa kaj poste aneksita al Francio.
Li faris pli ol 1 400 lamenojn kiuj konsistigas gravan freskon kaj kronikon de la periodo en kiu li vivis. Li reprezentis kaj la malaltajn klasojn (soldatoj, klaŭnoj, ciganoj, almozuloj) kaj la vivon de la riĉuloj de la kortego. Li ankaŭ gravuris per akvaforto seriojn kaj religiajn kaj militistajn kun subtilaj pejzaĝoj de fono. Konserviĝis 2 000 desegnoj kaj preparstudoj por la gravuraĵoj, sed oni ne konas pentraĵon lian, de kio oni supozas, ke li ne profesiis kiel pentristo.
Bildaro
- Violonisto
- Almozulo (1622)
- Invidia, Malica okulo, (1620)
- La militmalbonoj
Bibliografio
- Rudlin, John; Oliver Crick (2001). Commedia dell'arte. Londono: eldonejo Routledge. ISBN 978-0-415-20409-5. Konsultita la 21an de aprilo 2020.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.