Jacques Auguste de Thou | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 8-an de oktobro 1553 en Parizo | ||||
Morto | 7-an de majo 1617 (63-jaraĝa) en Parizo | ||||
Lingvoj | franca • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Francio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Christophe de Thou vd | ||||
Gefratoj | Nicolas de Thou vd | ||||
Infanoj | François Auguste de Thou • Jacques-Auguste de Thou vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | historiisto • politikisto • verkisto • diplomato • librokolektisto • poeto vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jacques Auguste de THOU, latinigite: Thuanus (naskiĝinta la 8-an de oktobro 1553 en Parizo, mortinta la 7-an de majo 1617) estis franca historiisto kaj politikisto.
Vivo
La filo de la unua parlamenta prezidanto Christophe de Thou senditis fare de reĝo Henriko la 3-a je pluraj gravaj misioj kaj nomumitis konsilisto ĉe la pariza asembleo. En 1586 li akompanis Henrikon la 3-a al Chartres konvinkonte lin en 1588 unuiĝi lige kun Henriko el Navaro. Por havigi monrimedojn por plua batalado kontraŭ la Ligo li vojaĝis al Germanujo kaj Italujo. Post la murdo de Henriko li ekservis por reĝo Henriko la 4-a. En 1594 li deklaritis vicprezidanto parlamenta kaj grandmajstro de la Reĝa biblioteko. Estante tolerema kaj liberpensema katoliko li tre grave kontribuis al la ellaboro de la Edikto de Nantes. Post kiam ankaŭ Henriko la 4-a mortigitis en 1610 li retiriĝis el la publika vivo.
Historiografio
Lia ĉefverko estas »Historia mei temporis«, 1543–1607, kiun li komencis en 1591 disde la morto de reĝo Francisko la 1-a. La unuaj 18 libroj publikigitie en 1604. Du jarojn poste aperis nova eldono ĝis la 49-a libro, en 1614 tria ampleksanta 80 librojn. (ĝis 1584). Laŭ la plano de Thou havu la verko 138 librojn kaj etendiĝu ĝis la morto de Henriko la 4-a; sed surmerkatigitis la sekvinta eldono nur en 1620 fare de parenco lia Dupuy kaj amiko lia Nic Rigault; Rigaŭlt eĉ kontinuigis la orginalan tekstojn el materialoj kolektitaj de Thou kio eldonitis en Londono en 1733 en sep volumoj. Laŭ tiu ĉi eldono faritis en 1734 franca traduko (presita en Londono) en 16 volumoj.
La en bonega latina stilo verkita verko estas por la tiutempa historio, precipe la franca, kaj por la priskribo de la tiamaj konflikt(et)oj religiaj tre interesa kaj altvalora. Tamen ĝi atakitis de kelkaj kaj suferis pri imputiĝo esti tro en favoro de la hugenotoj. Por pravigi vidpunktojn siajn Thuanus verkis ekde 1616: »Thuani commentarius de vita sua, libri IV« (Orléans 1620). Antologio poezia latinlingva eldonitis sub la titolo »Posteritati; poematum opus notis perpetuis illustratum a J. Melanchthone« (Amsterdamo 1678).
Familiaĵoj
Lia filo François Auguste de Thou kvazaŭ samtalenta estis: li estis ĉefbibliotekisto, ŝtatkonsilisto, parlamentano. Kiel kunscianto de la komploto de Henri Coiffier de Ruzé, markizo de Cinq-Mars, li senkapigitis en Lyon en 1642.
Fonto
Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 19. Leipzig 1909, p. 504-505 (tie ĉi interrete)