Jacques Arsène d'Arsonval | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Arsène d'Arsonval | |||||
Naskiĝo | 8-an de junio 1851 en La Porcherie, Haute-Vienne | ||||
Morto | 31-an de decembro 1940 (89-jaraĝa) en La Porcherie, Haute-Vienne | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Medicina Fakultato de Parizo • Collège Sainte-Barbe vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto • kuracisto • profesoro • biofizikisto • fiziologo vd | ||||
Laborkampo | fiziko vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jacques Arsène d'ARSONVAL estis franca medicinisto, biologo, fizikisto kaj inventisto. Li naskiĝis en La Porcherie (departemento Haute-Vienne) la 8-an de junio 1851 kaj mortis samloke la 31-an de decembro 1940. Li aplikis altfrekvencajn kaj altintensajn fluojn al medicino por produktado de varmo (arsonvalizado, aŭ diatermio) kaj perfektigis la galvanometron. Li estris, de 1882 ĝis 1910, la laboratorion de biofiziko en la Kolegio de Francio, en Parizo, kaj poste, ĝis 1931, estis la direktoro de ĝia nova centro en Nogent-sur-Marne. Jam en 1881, li skizis la teoriajn bazojn de Marovarma centralo. Li apartenis al la patrona komitato de Internacia Scienca Asocio Esperanta, kies prezidanto estis generalo Hippolyte Sebert.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.