Jacobus Berengarius Carpensis (1466-1530) | ||
---|---|---|
anatomus Italicus | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1466 en Carpi Italio | |
Morto | 24-a de novembro 1530 en Ferrara Italio | |
Lingvoj | latina vd | |
Alma mater | Universitato de Ferrara Universitato de Bolonjo Universitato de Pavio | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto • anatomo vd | |
Laborkampo | kuracisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jacopo Berengario da Carpi (1466-1530) (naskiĝis en Carpi, en la 1466 - mortis en Ferrara, en la 24-a de novembro 1530) estis itala kuracisto, kirurgo kaj anatomiisto. Li estis filo de Faustino Barigazzi, kuracisto kaj kirurgo, kaj Orsolina Forghierii kaj ricevis bonan humanisman edukadon ĉe Aldo Manuzio, kiu iris al Karpi inter 1469 kaj 1477 kiel mentoro de Alberto la 3-a Pio, filo de la princo de Karpi.
Biografio
Li ricevis la diplomon pri Filozofio kaj Medicino en Bolonjo, en la 4-a de aŭgusto 1498. En 1502, li fariĝis profesoro pri Kirurgio kaj sinsekve pri Anatomio en la sama liceo. Unu jaron poste, la papo Julio la 2-a donis al li kaj al liaj postueloj la bolonjan civitanecon. La rilato inter Berengario kaj la Papa Kurio estis streĉa: li plurfoje estis vokita al Romo por plenumi siajn servojn kiel kuracisto al gravaj kaj influhavaj personoj, kio permesis al li akumili vastan riĉecon dank'al siaj sennombraj terapeŭtikaj sukcesoj ĉe la riĉa klientaro, krom lia natura avareco kaj akuta percepteco pri akirado de bonaj ŝancoj.
Inter la elstaraj personoj de li traktita troviĝas Benvenuto Cellini kaj Marcantonio Colonna (1535-1584)[1], kiu donacis al li la infanon Sanktan Johanon far Raffaelo Sanzio, ĉar Berengario estis renoma kolektisto da artaĵoj. Li plej sukcese pluinstruis kaj ĝuis iom da populareco kaj estimo flanke de siaj studentoj, ĝis 1527, malgraŭ sia malpacema kaj perforta karaktero.
En 1518, li eldonis la verkon "Tractatus de fractura calvae sive cranei", kaj ĝin dediĉis al Lorenzo de Mediĉo (1449-1492), post kuraci lin pri kugla vundo kaj frakturo en la okcipita parto de la kranio.
Verkoj
- Anothomia (1316) Mondino dei Liuzzi - 1514
- Tractatus de fractura calve sive cranei" - (Traktado pri la frakturo de la kranio aŭ de la cerbo) Gerolamo Benedetti Eldonisto, Bologna, 1518
- Commentaria cum amplissimis additionibus super Anatomia Mundini una cum textu ejusdem in pristinum & verum nitorem redacto - Girolamo Benedetti Eldonisto, 1521
- Isagoge Breues, perlucide ac uberime, in Anatomiã humani Corporis, a, cõmuni ... - 1522
- Isagogae breves et exactissimae in anatomiam humani corporis - Henricus Sybold, Bolonjo;1530, 272 paĝoj
- Tractatus perutilis et completus de fractura cranei - 1535
- De fractura Cranii liber aureus - 1651
Literaturo
Vidu ankaŭ
- Anatomio
- Sifiliso
- Mondino dei Liuzzi (1275-1326)[2]
- Aldo Manuzio (1449-1515)
- Pietro Pomponazzi (1462-1525)[3]
- Johano Piko de la Mirandolo (1463-1494)
- Lilio Gregorio Giraldi (1470-1552)[4]
- Marcus Musurus (1470-1517)[5]
- Alberto la 3-a Pio (1475-1531)[6]
- Andreo Vesalio (1514-1564)
- Bartolomeo Eustachius (1520-1574)[7]